Vizitu Forumon

Malfacile prognozebla disvolviĝo de nuklea akcidento en Japanio

(GMT+08:00) 2011-03-19 12:52:31

Vespere de la 18-a de marto en Tokio, Yukiya Amano, ĝenerala direktoro de Internacia Atom-Energia Agentejo, diris, ke li nun ne povas prognozi kiel disvolviĝos la nuklea akcidento en Japanio.

Li diris en gazetara konferenco, ke la akcidento estas diferenca de tiu en Chernobyl, ĉar en la lasta daǔre brulis la nuklea fuelo kaj eliĝis radiado, dum la nukleenergia centralo en Fukushima haltigis la elektroliveron tuj post la tertremo kaj cunamo, kaj la akcidento malrapide aperis. Li diris ankaǔ, ke ankaǔ la akcidento en Fukushima estas grava, kaj oni devas rapide traki kontraǔ ĝi, kaj plej grave estas malvarmigi la reaktoron per akvo kaj la restartigo de elektrolivero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto