Vizitu Forumon

Daǔre malaltiĝas radiado-kvanto en diversaj lokoj de Japanio

(GMT+08:00) 2011-03-19 13:37:50

La 18-an de marto la Ministerio de Japanio pri Eduko, Kulturo, Sporto, Scienco kaj Tekniko statistikis donitaĵojn de la monitorado en diversaj lokoj de la tuta lando. La statistiko montris, ke en nordorienta Japanio la radiado-kvanto daǔre malaltiĝas de vespero de la 17-a de marto.

En la 17-a kaj 18-a de marto la Japanaj Sindefendaj Fortoj malvarmigis per akvo-ŝprucigo la 1-an reaktoron de la 1-a nukleenergia centralo de Fukushima, grave difektitan de la tertremo kaj cunamo, por eviti pluan tralikiĝon de radioaktivaj substancoj. Samtempe oni intense laboras por frue rekomenci la eksteran elektroliveron de la 1-a kaj 2-a reaktoroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto