La 18-an de marto japana ĉefministro Naoto Kan promesis, ke Japanio senkaŝe publikigos informojn de la akcidento en la 1-a nukleenergia centralo en Fukushima.
Tiutage li faris interparolon kun Yukiya Amano, ĝenerala direktoro de Internacia Atom-Energia Agentejo, kiu iris al Japanio por taksi la nuklean akcidenton. Li diris, ke la akcidento estas tre grava, kaj necesas kuna traktado de la internacia socio.
Usona jam sendis al Japanio grupon konsistantan el 8 specialistoj. Ili helpas al Japanio trakti nukleajn materialojn kaj radioaktivajn substancojn.