Vizitu Forumon

Monda Banko: Japanio bezonas 5 jarojn por rekonstruo

(GMT+08:00) 2011-03-21 14:03:11

La Monda Banko publikigis la raporton, dirante, ke la granda tertremo kaj cunamo malpliigos la malnetan enlandan produkton de Japanio je 0,5 procentpunkto, kaj la rekonstruo bezonas ĉirkaǔ 5 jarojn.

La raporto diras, ke la negativa influo de la tertremo kaj cunamo al la ekonomio evidentiĝas en la unua duono de la kuranta jaro, tamen sekve de la rekonstruo rerapidiĝos la ekonomia kresko en la venontaj kelkaj monatoj, kaj la rekonstruo eble bezonas 5 jarojn.

La raporto diras ankaǔ, ke pro la tertremo Japanio perdis 123 ĝis 235 miliardojn da usonaj dolaroj—2,5% ĝis 4% de la malneta enlanda produkto de Japanio. Oni prognozis, ke la japana registaro enmetos en tiu ĉi buĝeta jaro 12 miliardojn da usonaj dolaroj kaj pli multe en la venonta jaro por la rekonstruo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto