Vizitu Forumon

Radioaktiva poluaĵo disvastiĝis al maro

(GMT+08:00) 2011-03-23 17:00:22

La 23-an de marto Japanio kontrolis plu diversajn ekipaĵojn de la 1-a nukleenergia centralo en Fukushima por rekomenci la elektroprovizon al la reaktoroj.

En la lasta tago oni jam konektis la 1-an ĝis la 6-an reaktorojn kun la ekstera elektroprovizo. Internacia Atom-Energia Agentejo diris, ke la situacio pliboniĝis, tamen restas tre serioza, ĉar oni tre malmulte konas la internan staton de la reaktoroj.

La Tokia Elektroenergia Kompanio konfirmis, ke post la mezurado oni trovis, ke la kvanto de radioaktivaj substancoj en la maro proksima al la nukleenergia centralo jam superis la limigitan nivelon. Tio signifas, ke la radioaktiva poluaĵo jam disvastiĝis de tero kaj aero al la maro. La japana registaro diris, ke ĝi ne havas la planon plivastigi la evakuan sferon ĉirkaǔ la nukleenergia centralo.

Graham Andrew, speciala asistanto de Yukiya Amano, ĝenerala direktoro de Internacia Atom-Energia Agentejo, diris tiutage en Vieno, ke la agentejo estas maltrankvila precipe pri la 1-a reaktoro, ĉar oni ne konas ĝian staton kaj tre malmulte scias pri la akvonivelo kaj la temperaturo de basenoj de eluzitaj fueloj de la 1-a, 2-a kaj 3-a reaktoroj. Ĝenerale la situacio restas tre serioza. Li anoncis, ke la agentejo sendis al Japanio la duan specialistan grupon, kaj nun ĝi estas sur la vojo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto