Vizitu Forumon

Japanio trovis grandan dozon da radioaktivaj substancoj ekster reaktoroj en Fukushima

(GMT+08:00) 2011-03-29 10:32:34

La 28-an de marto la tokia elektroenergia kompanio deklaris, ke ĝi trovis akumuliĝintan akvon kun granda dozo da radioaktivaj substancoj en ŝaktoj de kelkaj reaktoroj de la 1-a nukleenergia centralo. La agentejo de nuklea sekureco sub la Ministerio pri Ekonomio kaj Industrio opinias, ke tuneloj kaj ŝaktoj troviĝas ekster la izolita "kontrola areo de radioaktiveco", tial oni povas opinii, ke la akvo en tuneloj kaj ŝaktoj havas la ligitecon kun akvo de la reaktoroj.

La saman tagon la tokia elektroenergia kompanio trovis radioaktivan plutonion el grundoj specimenitaj el 5 lokoj de la nukeleenergia centralo. La kompanio diris, ke plutonio probable venis el reaktoroj de la paralizita nukleenergia centralo, kaj ĝi ne damanĝas la sanon de homoj pro malalta denseco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto