Vizitu Forumon

Denseco de radioaktiva jodo estas 3355-oble pli alta ol limigita nivelo

(GMT+08:00) 2011-03-30 13:39:32

La 30-an de marto la agentejo de nuklea sekureco sub la japana Ministerio pri Ekonomio kaj Industrio diris, ke ekzameninte la marakvon specimenitan el la defluejo de la 1-a nukleenergia centralo en Fukushima, oni trovis, ke la denseco de radioaktiva jodo estas 3355-oble pli alta ol la leĝe limigita nivelo.

La agentejo de nuklea sekureco diris, ke posttagmeze de la 29-a de marto oni specimenis la marakvon el la drenila aperturo je 330 metroj sude de la 1-a ĝis la 4-a reaktoroj, kaj ekzameninte ĝin, oni trovis, ke la denseco de radioaktiva jodo-131 estas 3355-oble pli alta ol la leĝe limigita nivelo. La 26-an ĉi-monate oni ekzamenis specimenon el la sama loko, kaj tiam la denseco de jodo-131 estis 1850-oble pli alta ol la limigita nivelo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto