Vizitu Forumon

Japanio trovis kadavrojn de du perdiĝintaj laborantoj de nuklea centralo

(GMT+08:00) 2011-04-03 14:34:34

La 3-an de aprilo la tokia elektroenergia kompanio anoncis, ke en la subtera ĉambro de la 4 reaktoro de la paralizita nuklea centralo en Fukushima oni trovis kadavrojn de du laborantoj, kiuj perdiĝis la 11-an de marto post la tertremo.

La kompanio diris, ke la kadavroj estis trovitaj la 30-an de marto, kaj sur la korpoj estas kelkaj vundoj, tial oni konjektis, ke ili mortis ĉirkaǔ la 16-a horo de la 11-a de marto eble pro hemoragia ŝoko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto