Vizitu Forumon

Japanio komencis dreni akvon kun malalta radioaktiva substanco en maron

(GMT+08:00) 2011-04-05 14:19:08

La 4-an de aprilo la Tokia Elektro-Kompanio proklamis, ke je la 19-a horo de la sama tago la kompanio komencis dreni akvon kun malaltaj radioaktivaj substancoj el la 1-a Nukleenergia Centralo en Fukushima en maron por malplenigi ujojn, kiuj ricevos akumulitan akvon kun altaj radioaktivaj substancoj.

Samtage franca ministro pri medio kaj daŭrigebla disvolvo Nathalie Kosciusko-Morizet esprimis, ke Francio plifortigos kunlaboron kun Japanio en traktado de nuklea tralikiĝo en Fukushima, kun komuna traktado de la akvo kun radioaktivaj substancoj kiel trarompo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto