Vizitu Forumon

Pli ol dekmil hektaroj da plantaĵoj estas trafitaj de inundo en Hunan

(GMT+08:00) 2011-06-07 15:54:07

En la pasintaj 4 tagoj, en partaj lokoj de la provinco Hunan aperis forta pluvego, kiu evidente malstreĉis la seriozan sekecon. Sed la tro dense forta pluvego generis malican inundon en la provincoj Hunan kaj Guizhou.

Pro la furioziĝo de la pluvego kaj inundo en la provinco Guizhou, en la 7a de junio la ĉinaj Ŝtata Katastroforedukta Komisiono kaj Civilafera Ministerio altigis la kontraŭkatastrofan gradon, de la kvara, antaŭe lanĉita de la ŝtato, ĝis la tria. La laborgrupo konsistanta el diversaj fakoj, starigita de la ŝtata Konislantaro, urĝe alpaŝis al la regionoj trafitaj de la pluvego kaj inundo kaj asiste laboras kontraŭ la naturaj elementoj.

Ĝis la 4a horo tiutage, en 14 gubernioj de la provinco Guizhou 438 mil homoj suferas pro la malicaĵoj, 14 mortis kaj 53 perdiĝis; 98 mil homoj estis urĝe translokitaj; 2 804 domoj diafalis, dum 5 956 detruiĝis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto