Vizitu Forumon

Usona senpilota aviadilo atakis triban regionon de Pakistano

(GMT+08:00) 2011-06-28 15:59:21

La 27-an de junio la pakistana televidstacio raportis, ke tiutage senpilota aviadilo de la usona armeo dufoje atakis la triban regionon de Pakistano kaj mortigis almenaŭ 26 homojn.

La televidstacio raportis, ke posttagmeze de tiu tago usona senpilota aviadilo atakis la gravan urbeton Wana en la triba regiono de Suda Vaziristano kaj trafis aŭton, kiu veturigis armitajn personojn laŭ diro, kaj 12 homoj mortis. Vespere de tiu tago senpilota aviadilo pafis plurajn misilojn al alia urbeto en la regiono kaj trafis du domojn, kaj 14 homoj mortis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto