Vizitu Forumon

Bangladeŝa eksterafera ministro laǔdis Internacian Hortikulturan Ekspozicion en Xi'an

(GMT+08:00) 2011-08-03 16:14:54
Lastatempe sinjorino Dipu Moni, bangladeŝa eksterafera ministro, vizitis al Ĉinio. Dum sia vizito, ŝi vizitis Internacian Hortikulturan Ekspozicion en Xi'an. Dum tiu periodo, Moni esprimis, ke la organizo de Internacia Hortikultura Ekspozicio en Xi'an lasis profundan impreson al ŝi.

En la Internacia Hortikultura Ekspozicio Moni per baterioĉaro unue vizitis Krean Ekspoziciejon, Eternpacan Pagodon kaj Naturan Ekspoziciejon, kaj fine ŝi vizitis bangladeŝan ekspoziciejon. Moni diris al la raportisto, ke la Internacia Hortikultura Ekspozicio bone kunligas temojn pri naturo, science, tekniko, kreo, verdo, ktp, kaj ĉi tie, ŝi sentis la ĉeftemon de la ekspozicio, nome "Eterna Paco kaj Harmonio inter Naturo kaj Homaro, Nutranta la Estontecan Teron—Harmonia Kunekzisto de Naturo kaj Urbo". Ŝi diris,

(sono 1)

"Internacia Hortikultura Ekspozicio en Xi'an estas ne nur hortikultura ekspozicio, sed ankaǔ fenestro por vidi la civilizician kaj teknikan disvolviĝon de diversaj landoj. Ni estas ĝojaj ĉi tie."

Pri ĉiuj instalaĵoj kaj la organizo de la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Xi'an, Moni taksis, ke Bangladeŝo multfoje partoprenis en similaj aktivadoj kaj ŝi estas tre kontenta pri la organizo de la ĉifoja Internacia Hortikultura Ekspozicio en Xi'an. Unue la aranĝo de la ekspozicio estas tre orda, due, la distribuo estas tre taǔga. Alie, la instalaĵoj estas kompletaj kaj homecaj. Ŝi diris,

(sono 2)

"Tio estas la 3-a fojo, ke Ĉinio organizis la Internacian Hortikulturan Ekspozicion. Ni sentis, ke ĉi-foje la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Xi'an estas pli bona ol la antaǔaj. Ne nur instalaĵoj, sed ankaǔ la organizo estas pli maturaj. Dank'al Xi'an, enkorpiĝas tiom bela kaj speciala Internacia Hortikultura Ekspozicio, kaj tutmondaj diversstilaj hortikulturoj hormonie aperas ĉi tie."

Por la ĉeftemo pri mediprotekto de la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Xi'an, la stilo de la bangladeŝa ekspoziciejo estas simpla kaj freŝa. De la komenco de la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Xi'an, kontinua fluo da vizitantoj el la tuta mondo venis al la bangladeŝa ekspoziciejo. Moni diris, ke la Internacia Hortikultura Ekspozicio estas bona ŝanco al Bangladeŝo por prezenti ĝian kulturan, ekonomian kaj teknikan disvolvon al la tuta mondo, kaj estas bonilo por akceli amikecon inter diversaj landoj. Ŝi diris:

(sono 3)

"Ĉiu internacia ekspozicio estas bona ŝanco por prezenti kulturon, ekonomion kaj aliajn flankojn de la lando. Ĉi-foje en la bangladeŝa ekspoziciejo de la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Xi'an, ni prezentas la plej tipajn karakterizaĵojn de Bangladeŝo, tial diverslandaj vizitantoj povas per la bangladeŝa ekspoziciejo plene koni lokajn kondiĉojn kaj morojn de Bangladeŝo, tio estas pozitiva por disvastiĝo de bangladeŝaj ekonomio, kulturo, tekniko, ktp."

Moni opinias, ke la Internacia Hortikultura Ekspozicio estas grava por akceli la disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Bangladeŝo. Ŝi diris:

(sono 4)

"De longa tempo la ĉina popolo kaj la bangladeŝa popolo havas profundan amikecon kaj la dulandaj rilatoj pli kaj pli intimiĝas. Mi kredas, ke pro la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Xi'an, la amikeco inter la du landoj plifortiĝos."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto