La 2-an de septembro pakistanaj amaskomunikiloj raportis, ke dekoj da pakistananoj, kiuj misiris de nordokcidenta Pakistano en Afganion, estis kidnapitaj de neidentigitaj armitaj personoj.
Lokaj amaskomunikiloj raportis malsamajn nombrojn de la kidnapitoj. komence oni raportis, ke ĉirkaŭ 30 infanoj kiuj misiris en Afganion, estis kidnapitaj de armitaj personoj. Tamen freŝaj raportoj diris, ke ĉirkaŭ 60 pakistanaj junuloj implikiĝis en la kidnapon, kaj oni ankoraŭ ne povas konstati kiam okazis la kidnapo.