Vizitu Forumon

Politikistoj de Francio gratulas la 70-an jariĝon de ĈRI

(GMT+08:00) 2011-11-26 21:49:05
Okaze de la 70-a jariĝo de Ĉina Radio Internacia, intervjuate de la korepondantoj en Francio, politikistoj de Francio faris gratulojn pri tio.

Bernard Accoyer, prezidanto de la franca nacia asembleo esprimis, ke li gratulas la 70-an datrevenon de Ĉina Radio Internacia. Nuntempe, pli kaj pli rapida estas la informa komunikado, pli kaj pli granda estas la informa kvanto kaj pli kaj pli riĉa estas la enhavo. Via radio senĉese disvolviĝas kun la tempo kaj faras kontribuon por la informa komunikado.

Ankaŭ eksĉefministro Jean-Pierre Raffarin esprimis sian gratulon okaze de la jubileo de ĈRI. Li diris, ke li gratulas la 70-jaran jubileon de Ĉina Radio Internacia. Tio estas ne nur por estroj kaj raportistoj de via radio, sed ankaŭ viaj aŭskultantoj. Okaze de la jubileo, mi ankaŭ esprimis la amikecon de la franca popolo al la ĉina popolo.

Krome, Jean Besson, sekciestro por la amikeco kun Ĉinio sub la franca senato, kaj Philoppe Guelluy, eksambasadoro en Ĉinio gratulas la 70-jaran jubileon de ĈRI.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto