Vizitu Forumon

Ban Kim-moon laŭdas la parlamentan elektadon de Kotdivuaro

(GMT+08:00) 2011-12-13 10:58:31

La 12an de decembro ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon faris deklaron pere de sia proparolanto, laŭdante, ke Kotdivuaro faras voĉdonadon por la parlamenta elektado. Li diris, ke la elektado estas grava paŝo plene restarigi la ordon laŭ la konstitucio.

Ban Ki-moon diris en la deklaro, ke li laŭdas la popolon de Kotdivuaro, ke ili uzas la elektan rajton en la etoso plena de paco kaj ordo.

Ban Ki-moon alvokis, ke kotdivuaraj diversaj flankoj kaj ĉiuj kandidatoj daŭrigu la pacon dum la balotila kalkulado kaj solvu diverĝojn laŭ la aganta leĝo. Li reakcentis la firman subtenon de UN al la plenumado de la elektado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto