Vizitu Forumon

Elektra veturilo eniris en vivon de ĉinoj

(GMT+08:00) 2012-01-05 15:24:55

En la lastaj dek jaroj post kiam Ĉinio aliĝis al Monda Komerca Organizo, rimarkinda ŝanĝiĝo sur la ekonomiaj kaj sociaj kampoj estis, ke Ĉinio fariĝis la monde plej granda aŭta merkato, nun la kvanto de aŭtoj en Ĉinio superis 100 milionojn. Ĝuste pro tio, la problemo de sekureco de energioj kaj la media problemo, kiuj aperis sekve de la veno de aŭta socio, estas pli kaj pli multe atentataj. En la lastaj jaroj, ĉinaj entreprenoj pri aŭtoj sinsekve komencis esploradon, ekspluatadon kaj produktadon de nov-energiaj veturiloj kaj mediprotektaj elektraj veturiloj laǔgrade eniris en la vivon de ĉinoj.

En ekspozicioj en ĉinaj diversaj urboj en la jaro 2011, ofte aperis la elektra veturilo nomata "Shuaike" . Ĝi apartenas al la tipo de Komerca kaj Hejma Veturilo, kaj Ĉinio posedas la sendependan intelektan proprieton. La esplora kaj ekspluata kompanio estas Veturila Limigita Kompanio Zhengzhou NISSAN. Sinjoro Wang Yumin estas reprezentanto pri aferoj de elektraj veturiloj. Li sciigis al raportisto, ke la tekniko pri mekanika kaj elektra integrigo de tiu ĉi veturilo gajnis ĉinan ŝtatan monopolon. En la tute elektra modelo, la plej granda rapideco povas atingi 120 kilometrojn en horo, kaj la plej longa vetura distanco de ĉiu akumulatora ŝargo estas preskaǔ 160 kilometroj. Li diris:

"La veturilo 'Shuaike' estas multfunkcia malgranda veturilo kaj ĝi servas al familioj kaj publikaj servaj fakoj, ekzemple la fakoj elektra, telekomunika kaj loĝistika. La elektra veturilo Shuaike posedas superecojn en desegno de sistemo, intelekta administro kaj sekureco en altatensia kaj malaltatensia stato. Pro ĉi tiuj superecoj, la veturilo plej frue estis ekuzata en la merkato, ĝis nun la totala vetura distanco superis cent mil kilometrojn."

Kiam la kompanio komencis vendi tiun ĉi veturilon en la fino de la jaro 2009, por profunde konigi ĝin, la kompanio alprenis la merkatigan modelon pri "senpaga uzado". Samtempe kun tio, la kompanio ankaǔ establis malproksiman movstatan administran centron por ĉiam monitori la akumulatoran sistemon, la motoran sistemon kaj la administran sistemon.

Sinjorino Chen Jie partoprenis en aktivado pri demonstra veturado. Nun, la totala distanco de ŝia veturilo proksimiĝis al 40 mil kilometroj, kaj la veturilo kontentigis ŝian postulon. Ŝi diris:

"La aspekto de la veturilo 'Shuaike' ne estas diferenca ol veturilo per benzino. Sed en veturado, la elektra veturilo nek sonas, nek odoras, nek ellasas eluzitajn gasojn. La malsupereco estas la influo el temperaturo al elektra veturilo estas pli granda ol tiu al veturilo per benzino, somere la akumulatoro daǔras pli longe ol vintre. Ankaŭ oni devas atenti sekurecon kiam li uzas la veturilon en altatensia stato. Ĉiutage mi uzas ĝin por veni al oficejo kaj reveni hejmen, preskaǔ je 60 ĝis 70 kilometroj."

Fakte, "Shuaike" estas unu el la tri tipoj de elektra veturilo, esploritaj kaj ekspluatitaj de la Veturila Limigita Kompanio Zhengzhou NISSAN. En la jaro 2006, sur la bazo de la tipoj Sporta Utila Veturilo, Komerca kaj Hejma Veturilo kaj Mult-Cela Veturilo kaj laǔ ĉina politiko pri nov-energia veturilo kaj disvolva strategio, la kompanio komencis la aferon pri elektra veturilo, ĝi faris esploradon, ekspluatadon, demonstran veturadon, administradon kaj garantiadon.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto