Vizitu Forumon

Inventaru jarajn ŝlosilajn vortojn pri la ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2012-01-09 11:07:22

Lasttempe, la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj publikigis ekonomian blulibron. En ĝi, la ĝenerala takso pri la ekonomia disvolvo en la pasinta jaro estas, ke ĉina ekonomio stabile kaj rapide disvolviĝis kaj ĝenerale bone iris. Retrorigardante al la ĉina ekonomio en la pasinta jaro, kaŭze de la kompleksa kaj ŝanĝiĝema medio de la internacia socio, aperadis diversaj ekonomiaj fenomenoj unu post alia. Nun mi inventaros kelkajn vortojn por retrovidi la pasintjaran ekonomion kaj antaŭrigardi al la jaro 2012.

La ŝlosila vorto I estas varprezo. En la jaro 2011, sub la granda premo de inflacio, varprezo jam fariĝis la plej atentata vorto pri vivtena ekonomio. En la antaŭa jarduono, la varprezo kreskas en la kampoj de viandaĵoj, ovaĵoj, legomoj, petroloj, elektraj aparatoj, alkoholaĵoj kaj aliaj. Julie, la konsuma prezindico (KPI) atingis la pinton de 6.5% kaj sekve malaltiĝis paŝpostpaŝe sub la makroreguligo de la registaro. Tio malhelpis la varprezan kreskadon en certa grado. Pri la firma decido por varpreza reguligo, Xin Ming, profesoro de la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris,

"Stabila varprezo strikte ligiĝas kun nia nuna ekonomia tendeco, en la jaro, la varprezo de nia lando rapide kreskis. Do se ni diziras antaŭan disvolviĝon, ni devas bone solvi la ĵus aperitajn problemojn. Nun la plej elstara problemo estas tio, ke la popolanoj estas pli kaj pli sentivaj al la varprezo."

En la jaro 2012, la varpreza reguligo daŭre fariĝos ĉefa tasko de la ekonomia laboro de Ĉinio. La centra konferenco pri ekonomia laboro fermiĝinta en la 14-a de decembro elmetis, ke en la jaro 2012, la centra registaro daŭre prenos resintezajn rimedojn por stabiligi la varspezan nivelon. Laŭ prognozo de la blulibro de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, la konsuma prezindico kreskos je 4.6% en 2012.

La ŝlosila vorto II estas limigo. En la pasinta jaro, ĉina dombiena merkato daŭrigis la politikon de la jaro 2010, krome la ŝtata konsilantaro publikigis januare de la jaro 2011 aĉeto-limigan ordonon, kiun oni nomas "la plej severa politiko en historio". La 18-an de decembro, la statistiko publikigita de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo montris, ke la loĝdoma prezo ree malaltiĝis ol antaŭa monato kaj la prezmalaltiĝintaj urboj plimultiĝis.

La centra konferenco pri ekonomia laboro de la jaro 2011 jam fiksis la ĉefan ideon por la dombiena reguligo en la jaro 2012, ke Ĉinio firme akcelos dombienan reguligan politikon kaj antaŭenpuŝos la taŭgan revenon de loĝdoma prezo. Wang Juelin, vicdirektoro de la oficejo pri politika esplorado sub la ĉina ministerio pri loĝado kaj urbo-kampara disvolvo opinias, ke la nuna aĉeto-limiga politiko ne malstreĉiĝos.

"Se unu el la urboj, ĉu grandaj ĉu mangrandaj, malobservos la politikon pri aĉetolimigo, tio certe influas la merkatan antaŭrigardon kaj reguligan celon. Do la lokaj registaroj observos plu la postulon de la centra registaro kaj daŭrigos la aĉetolimigan politikon."

Nun, en ĉinaj urboj, malaltiĝo de domprezo jam fariĝas la komuna kono kaj ankaŭ la turnpunkto pli kaj pli klare malkaŝiĝas. La disvolvo de ĉina dombiena merkato revenos al la taŭga nivelo.

La ŝlosila vorto III estas impostoredukto. La altiĝo de la dekalkula punkto de imposto estas la plej impresa reformado por ĉinoj en 2011. La impostoredukta politiko alportas profiton al entreprenoj kaj popolanoj. La 1-an de septembro de 2011 en Ĉinio ekvalidiĝis la reviziita leĝo de persona enspez-imposto. La dekalkula punkto de la imposto altiĝos. De oktobro en la sama jaro, ĉina registaro elmetis politikon por redukti la imposton de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj. La centra konferenco pri ekonomia laboro de la jaro 2011 elmetis, ke en la venonta jaro 2012 oni daŭre perfektigos impostoreduktan politikon, pliigos la investon al popola vivteno kaj aktive antaŭenpuŝos la reguligon de ekonomia strukturo.

Gao Peiyong, estro de la Ekonomia Insitituto pri Financo kaj Komerco sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, esprimis, ke en la jaro 2012, la pozitiva financa politiko de Ĉinio plimulte atentos pri la struktura impostoreduktado. Li diris,

"En la jaro 2009, inter mil milmiliardoj da juanoj de financa deficito, la plejparto estis por la pliigo de registara elspezo. Sub la tendeco de la jaro 2011 ĝis 2012, oni devas pli atenti pri struktura impostoreduktado."

Gao Peiyong opinias, ke la imposta reformado ne nur plibonigos la impostan strukturon kaj reguligos la distancon inter riĉuloj kaj malriĉuloj unue. Sed ankaŭ reduktos la ŝarĝon de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, antaŭenpuŝos la disvolvon de la entreprenoj kaj multigos laborŝancojn.

Lasttempe, ankaŭ aperis la jara ĉina ideografiaĵo "kong", kiu signifas reguligo. La vorto esprimis la kompleksecon de ekonomia medio kaj gravecon de reguligo. Oni povas antaŭvidi, ke la centra konferenco pri ekonomia laboro jam elmetis la ĉefan ideon pri ekonomia disvolvo en la jaro 2012. Oni povas antaŭvidi, ke en la nova jaro, ekonomia situacio fariĝos pli kaj pli kompleksa interne kaj ekstere de Ĉinio, makroskopa reguligo daŭre estos la ŝloŝilo de la jara ekonomia laboro.

(Xiao Henggang)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto