Vizitu Forumon

3,1 miliardoj da ĉinoj en migrado

(GMT+08:00) 2012-01-09 17:01:21

Dimanĉe la 8an de januaro, la ĉina fervoja vicministro Hu Yadong esprimis, ke por reagi al kvanto de pasaĝeroj, abrupte leviĝanta en la periodo de la Printempa Festo 2012, la ĉina fervojo longigos sian laboran tempon. Li substrekis, ke por la transportado de tiel kvante grandega pasaĝeraro la antaŭkondiĉo estas garantii sekurecon de la fervoja transportado.

Jam leviĝis la kurteno de la printempa migrado 2012 en Ĉinio. La migrado daŭras de la 8a de januaro ĝis la 16a de februaro, nome 40 tagojn. Dum tiuj tagoj, laŭ la prognozo de la ĉina Fervoja Ministerio, la kvanto de pasaĝeroj en diversaj trafikiloj superos 3,1 miliardojn da homfojoj, kaj la nombro baldaŭ kuratingos duonon de la tutmonda enloĝantaro.

En la tiutaga gazetara konferenco de la Informoficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro la ĉina fervoja vicministro Hu Yadong diris, ke la flukvanto de fervojaj pasaĝeroj ĉi-jare estas ankoraŭ pli granda, kaj tiel la kontraŭdiro inter la propono kaj postulo de transportado estas ankoraŭ pli akra, por pli bone trakti la problemon kaj garantii sekurecon de la fervoja transportado, la ĉina fervojo longigos sian laboran tempon.

Xiong Linping

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto