Vizitu Forumon

Shao Wenjing —— Dancistino kun Animo Dancas en Sama Ritmo

(GMT+08:00) 2012-01-16 19:31:36
Estas la mistera, entuziasma kaj delikata danco, kiun oni konas, sed ofte erare nomas, ĝi estas "Ventra Danco". Fakte ĝi vere nomiĝas "Orienta Danco". Estas iu eleganta kaj kvieta dancistino, kiu sin dediĉas al dancado. Malgraŭ mallongtempa ekzercado, ŝi jam gajnis sufiĉe da reputacio en la orienta dancrondo de la mondo. Ŝi estas Shao Wenjing, la artistino de la orienta danco, kiu ne nur rondiris tra Eŭropo, Azio kaj Ameriko kaj instruas dancadon al aliaj, sed ankaŭ servas kiel danco-juĝisto.

En la okuloj de Shao Wenjing, la nomo "Ventra Danco" estas erara. Tiu, kiu fundamente konas la dancon, preferas nomi ĝin "Orienta Danco", ĝi estas unu el la plej antikvaj artaj stiloj.

(Shao Wenjing)

"Laŭ la dokumentoj esploreblaj, unu el la originejoj de la danco estas Egiptio. Oni plej frue rekordis ĝin per muraj bildoj. La priskribo de la danco ĉefe tuŝas la porvirinan amuzmanieron, kiu furoris en arabaj landoj kaj mezorienta regiono en la pasintaj miloj da jaroj."

Same kiel Shao diris, la danco kun araba ekzotismo vaste kaj profunde influis la egiptan popolon, sed ĝi ne tiel glate evoluis. Apogantoj rigardas ĝin kiel la nacian trezoron de Egiptio, dume aliaj kritikas ĝin erotika kaj vulgara. Ĝis nun, kvankam la danco jam famiĝis kiel la internacia danco, tamen ankoraŭ estas tiuj, kiuj malakceptis ĝin. De "blanka kolumo", kiu sin specialigis en amaskomunikado al dancistino, laŭ Shao mem, la proceduro estas nekredebla.

(Shao Wenjing)

"Antaŭ 2006 mi laboris pri komunikado, foje iu instruistino de la danco vidis min kaj invitis min al ŝia hejmo. Ŝi instruis min man-ĉe-mane, sed 3 monatojn poste ŝi foriris de Ĉinio, kaj tiel mi forlasis ekzercadon kaj okupiĝis pri mia origina laboro."

Post nelonge, ŝia amiko donacis al ŝi la diskon pri la prezento de fama orienta dancistaro en Parizo, poste Shao refoje entuziasmiĝis pri la danco kaj partoprenis en la danca festeno en Egiptio tiun jaron. Post ŝia reveno, ŝi iom post iom ekamis la dancon, kaj la sinsekvaj miraklaj spertoj neatendite metis ŝin sur la internacia dancejo de orienta danco.

(Shao Wenjing)

"Ta Malin, kiu ekzercis orientan dancon proksimume 30 jarojn, trovis mian amikon kaj kontaktiĝis kun mi. Ŝi diris, ke ŝi alvenos Ĉinion kaj esperas malfermi simpozion pri la danco. Nia unua renkontiĝo estas en Ŝanhajo, post nia adiaŭo ŝi skribis al mi kaj invitis min fari prezenton en Hongkongo, tiam mi ekzercis min malpli ol 2 jarojn. Post la prezento en Hongkongo, ŝi refoje invitis min rondiri kun ŝi en la sudo de Usono."

(Muziko)

Kiam finiĝis la danco, absoluta silento regis la halon, sed kelkajn sekundojn poste, eksplodis tondra aplaŭdado en la aŭditorio. Tiam Shao ege miris pri tio.

(Shao Wenjing)

"La spektantoj stariĝis kaj la aplaŭdo daŭris eĉ 1 minuton, tio neniam aperis en la pasintaj 5 jaroj. Eĉ veterana dancistino kun ekzercado de pli ol 10 jaroj manpremi al mi kaj diris: 'Mi ege deziras, ke mi povus tiel danci kiel vi.' Tiam mi sentas min treege flatata."

Shao Wenjing rikoltis la elkoran laŭdon de usonanoj per la danco plena de la enhavo kun abundo da signifoj historia kaj kultura kaj stilo ornamata per la orienta eleganteco. Estas unuafoje, ke la ĉino, per la orienta danco, konkeris usonajn spektantojn. Responde al la tiel granda sukceso en tiel mallonga tempo, Shao tiel opinias:

(Shao Wenjing)

"La danco vivas, la orienta danco sin kaŝis en radikalo de la araba kulturo, malgraŭ ĝia ĉarmeco, oni apenaŭ konas ĝin. Probable allogita de nenio escepte de la danco mem, tiel mi volas nur prezenti min mem, transdoni tiun belecon al aliaj, kaj purigi spiritojn de aliaj. Povas esti dirate, ke mi koincidis kun mia hodiaŭa sukceso."

Oni konvinkiĝas, ke multaj homoj povas pli bone danci ol la dancistino post nur 5-jara ekzercado, tial certe ne estas tekniko, kiu rezultigos la sukceson de Shao Wenjing.

La okuloj kontentigeblas, dume la animo ne tiel facile resonanceblas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto