Vizitu Forumon

Surdamuta poŝtisto en montaro

(GMT+08:00) 2012-01-17 16:37:11

En la montaro, okcidente de la ĉina nordorienta provinco Liaoniang, troviĝas tiu ĉi poŝtisto, li kapablas nek paroli nek aŭskulti. Ĉiutage, li sole silente iras per malnova motorciklo kaj portas leterojn, ĵurnalojn kaj pakojn al homoj de pli ol 5 mil familioj, kiuj vivas en la montaro. Ĉiujare li vojaĝas 25 mil kilometrojn kaj distribuas dekmilojn da poŝtaĵoj. Li neniam eraris kaj estas la plej sincera "surdamuta poŝtisto" de homoj.

La montaro estas titolita Nurul-Tigro, ĝi transverse kuŝas sur la okcidenta parto de la provinco Liaoning, kaj meznombre altas 800 metrojn. Kiel steloj pli ol 5000 familioj de pli ol 120 vilaĝoj de subgubernio Longtan, disiĝas en la montaro. Ĉar la stato de vojoj en la montaro estas tre malbona, tial la subgubernio havas nur unu poŝtiston, li ĝuste estas la "surdamuta poŝtisto", 37-jaraĝa Huang Wei.

Ĉie estas ravinoj sur la vojo, por atingi iun vilaĝon ĉiufoje Huang Wei veturigis motorciklon tra la vojo longa je pli ol 20 kilometroj. Atinginte iun domon, li premis hupon, maljunulino Wang Xianrong bonvenigas lin el sia domo.

"Li neniam malfruigis poŝtaĵojn."

En januaro de la jaro 2000 en la provinca konkuro pri poŝtmarka kolekto, Huang Wei, filatelisto, gajnis la arĝentan medalon. Tial, li estis atentata de tiamaj gvidantoj pri poŝto. Ĝuste tiam, la subgubernio Longtan elektis poŝtiston, post multraŭndaj konkuroj, Huang Wei sukcese fariĝis poŝtisto. En majo de tiu jaro, 26-jaraĝa Huang Wei, kiel poŝtisto, komencis sian laboron. Li tre ŝatas la laboron kaj persiste persone disdonas poŝtaĵojn al vilaĝanoj. Ma Xiaobo, estro de la poŝta buroo de la subgubernio Longtan, diris:

"Poŝtisto respondecas nur pri distribuo de poŝtaĵoj al vilaĝoj, kaj la vilaĝoj disdonas la poŝtaĵojn al ricevantoj. Sed Huang Wei ĉiam persone faras disdonon."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto