Baldaŭ venos la Printempa Festo kaj ĉinaj kelkaj transmaraj ambasadorejoj kaj konsulejo okazigis akcepton celebran al la festo.
![]( /mmsource/images/2012/01/20/kore1201203.jpg)
Vespere de la 19-a de januaro en Seulo, ĉina ambasadorejo en Korea Respubliko invitis reprezentantojn de ĉinaj elmigrintoj, ĉin-devenuloj, ĉinaj laborantoj de ĉin-kapitalaj institucioj kaj studentoj en Korea Respubliko kaj amikojn el departemento pri ellandiĝa kaj enlandiĝa administro kaj polica agentejo de Korea Respubliko kaj kune celebris la Printempan Feston.
![]( /mmsource/images/2012/01/20/kore1201202.jpg)
Ankaŭ ĉinaj ambasadorejoj en Nov-Zelando, Malajzio kaj Omano kaj konsulejo en Kwangju de Korea Respubliko aranĝis akcepton de Printempa Festo. (Selena)
![]( /mmsource/images/2012/01/20/kore1201201.jpg)