Vizitu Forumon

Fremdlandaj gvidantoj sin sekve gratulis al ĉina popolo kaj ĉindevenuloj por printema festo

(GMT+08:00) 2012-01-25 17:19:23

Okaze de la ĉina drakjara printempa festo, fremdlandaj gvidantoj sinsekve esprimis gratulon al la ĉina popolo kaj al ĉindevenuloj en la mondo per manieroj de ĉeesto al celebraj aktivadoj aŭ sendo de gratula mesaĝo.

La 23-an de januaro, David Cameron, brita ĉefministro, publikigis mesaĝon por la nova jaro laŭ la luna kalendaro kaj esprimis sian gratulon al mondaj ĉindevenuloj.

La 23-an de januaro, Aires Bonifacio Baptista Ali, mozambika ĉefministro, sendis mesaĝon al ĉina ambasadoro en Mozambiko por doni bondeziron al la ĉina popolo.

Ankaŭ Helle Thorning-Schmidt, dana ĉefministro, Michael Bloomberg, usona nov-jorka urboestro, Fernando Lasama de Araujo, prezidanto de la Parlamento de Orienta Timoro, kaj Jose Luis Guterres, aganta ĉefministro de Orienta Timoro, esprimis siaj gratulojn.

(Zhang Ping)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto