Vizitu Forumon

Ŝanhaja Fer-kaj-Ŝtala Kompanio Baoshan: Gaja Familio de laboristoj

(GMT+08:00) 2012-02-16 14:50:12

(Sinjoro Kong Liming laboras)

Laboristoj de Ŝanhaja Fer-kaj-Ŝtala Kompanio Baoshan estas gajaj. En ilia koro radikis kreo, kiel la kompania kultura geno. Por ili kreo estas kaj misio, respondeco kaj intereso. Ĉiutage ili solvas problemojn teknologiajn kaj ekipaĵajn, kreas praktikeblajn teknikojn kaj ĝuas la intereson el invento.

Meznombre ĉiutage naskiĝas 4 patentoj, inter ili 48% estas kreitaj de laboristoj en la fronta linio, inter ili du elstaraj laboristoj estis titolitaj ĉinaj "modernaj laboristaj inventistoj", kaj pli ol 60-jaraĝa Kong Liming ĝuste estas unu el ili. Li posedas pli ol 200 privatajn inventojn.

Nun Kong Liming servas en la transporta fako de la kompanio. Komence, Kong Liming estis nur ordinara aǔta elektra riparisto, sed dank' al multjara klopodado, li fariĝis erudiciulo, kiu posedas plej multajn privatajn inventojn en Ŝanhajo. Per sia travivaĵo Kong Liming atestis, ke invento fontas en intereso kaj la inventa procezo estas gaja. Li diris:

"Mi ĉiam singarde faras esploron. De la infaneco, mi ŝatas fari inventon, per legado mi povas trovi metodojn por solvi problemojn. Se mi ne havas intereson, certe mi ne havas movforton. Ĝuste ĉi tiu movforto akcelas min kaj igas min neniam senti laca."

Aǔskulto kaj spekto de programoj pri novaĵoj kaj scienc-teknikoj estas la kutimo de Kong Liming, li komprenis modernajn scienc-teknikajn informojn el ĉi tiuj programoj. En sia 30-jariĝo, li komencis lernon de la angla lingvo, en la 40-jariĝo li eklernis tajpon kaj en sia 50-jariĝo li komencis lernon de uzo de komputilo. Nun li estas lerta en tiuj fakoj kaj fariĝis moderna intelekta laboristo.

Dum la intervjuo, ne bone funkciis la fotografilo de nia raportisto. Estas ne atendite, ke Kong Liming riparis la fotografilon kaj ĝi bone relaboris. Kolego de Kong Liming eksplikis al la raportisto, ke Kong Liming posedas multajn fotografilojn, diferenca kun amantoj de fotado, li celas fotografi produktajn liniojn kiam aperis problemoj. Unuflanke la fotoj pli bone helpas al li pensi pri kialo, aliflanke, li establis diĝitan arkivon pri ekipaĵaj perturboj, la enhavo inkludas ĝuste fotojn, tipojn de perturbo kaj metodojn.

Laǔ Kong Liming, la sukceso profitas de la inventa atmosfero de Ŝanhaja Fer-kaj-Ŝtala Kompanio Baoshan. Li diris:

"Mi ofte interfluas kaj kunvenas kun laboristoj de aliaj kompanioj, multaj kompanioj ne havas tiel multajn inventojn kiel Baoshan, kial? La kompanio Baoshan havas tre bonan medion de invento, ankaǔ frue komencis inventon. Mi trovis, ke la koncepto estas tre grava, kaj la bazo de nasko de la koncepto estas la kompania kulturo."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto