Vizitu Forumon

Vastigi vivon per vojaĝo

(GMT+08:00) 2012-02-22 16:11:57
Homoj, kiuj naskiĝis en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento (tiu naskiĝtempo havas apartan signifon, ĉar en Ĉinio, homoj, kiuj naskiĝis en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, apartenas al la unua generacio de solinfanoj en Ĉinio, kaj ili kreskas en la familia kondiĉo tute malsama ol la antaǔa), ĝuas disvolvan frukton de la lando kaj spertas diversajn konfliktojn dum la periodo. Ili suferas premojn de loĝejo, dungiĝo, geedziĝo, ktp. Tamen tiuj premoj ne ligis multajn homojn. Ili volas trarompi vivmanieron de la maljuna generacio kaj vastigas ilian vivon per vojaĝo.

Feng Bo, instruisto pri la japana lingvo de iu mezlernejo en Kantono, havas tradician oficon, tamen vivas netradicie. Du longaj ferioj en ĉiu jaro donas al li kondiĉon por vojaĝi. Post kiam li eniris la universitaton kaj poste laboris du jarojn, li preskaǔ vizitis ĉiujn provincojn kaj municipojn de Ĉinio. Li faras planon, ke li devas fari 200 aferojn en sia vivo. En vintra ferio antaǔ la printempa festo de ĉi-jaro, li pretigis sian pakaĵon kaj ekiris al lia reva loko.

(sono 1Feng Bo)

"En la 1-a de januaro en ĉi-jaro mi ekiris el Kantono al Shenyang, Mohe, Heihe, Wudalianchi, Harbino, Pekino kaj Tianjin. Ĝenerale oni ne iras al Mohe en tiu tempo, tamen mi pensas, ke se oni vojaĝas al iu loko, do li devas elekti la plej taǔgan sezonon. En ĉiuj sezonoj de Mohe estas malvarma kaj en vintro estas ekstreme malvarma. Tio estas bona sperto kaj hardado por mi."

Oni admiras, ke Feng Bo, el Kantono al Mohe, ne elektis veturi per aviadilo sed per trajno de la sudo al la nordo de Ĉinio kaj de varma loko al malvarma, li rigardis la ŝanĝiĝon de sezonoj.

(sono2 Feng Bo)

"Mi elektis trajnon ne por ŝpari monon nek por sekureco. Mi estas en Kantono, en sudo de Ĉinio, de sudo al nordo la pejzaĝoj ŝanĝiĝas multe. Tial mi elektis trajnon ne nur por ĝui la cellokon, sed ankaǔ belan pejzaĝon laǔ la vojo."

Jiang Yingdan ĵus eklaboris, kvankam ŝi laboras de la 9-a horo antaǔtagmeze ĝis la 5-a horo posttagmeze, tamen inter la amikoj ŝi havas plej multajn spertojn pri vojaĝo. Al ŝi veturi en Ĉinio ne povas kontentigi ŝin. Kiam ŝi lernis en Hungario, ŝi iris al Francio, Italio, Svisio, Ĉeĥio, Slovakio, Belgio, ktp. Pro limigo de ferioj, laǔ sia propra tempo ŝi elektis longan aǔ mallongan liniojn de vojaĝoj.

(sono 3 Jiang Yingdan)

"Ĝenerale mi planas vojaĝon laǔ miaj ferioj. Mi kutime aranĝis jare mallong-distancajn vojaĝojn du- aǔ tri-foje kaj long-distancan vojaĝon unufoje, tamen tio ne estas por ĉiu jaro. Ofte mi elektis junularan hotelon. Se mi havas amikon en celloko, do mi loĝis en ŝia hejmo aǔ en dormejo de studentoj. La budĝetoj de mallong-distanca vojaĝo estas mil aǔ du mil juanoj kaj de long-distanca vojaĝo estas tri aǔ kvar mil juanoj."

Homoj, kiuj naskiĝis en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, bezonas liberon. Estas same, kiam ili vojaĝas.

(sono 4 Jiang Yingdan)

"Mi legis en la retejo, ke vojaĝ-agentejo havas diversajn devigajn konsumojn, tial mi pli ŝatas mem vojaĝi tien, kien mi volas vojaĝi al, do mi povas iri tien. Mi tre ŝatas foti, tial kiam mi volas foti, do mi simple haltas, tiom longe kiom mi deziras."

De la sudo al la nordo en Ĉinio, en diversaj lokoj homoj, kiuj naskiĝis en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, pene laboras por riĉigi sian vivon. Ili estas sur la vojo aǔ korpe aǔ anime. Por ili unu neforgesebla vojaĝo povas kompletigi ilian vivon.

(sono 5 Feng Bo)

"Mi ĝuas vojaĝon, ĉar en diversaj urboj, diversaj klimatoj, eĉ diversaj nacioj, mi povas manĝi bongustaĵojn, viziti interesajn lokojn kaj havi diversajn spertojn, tio estas grava riĉaĵo por mi. Ekzemple malmultaj homoj havas kuraĝon iri al Mohe. El la vojaĝo mi rikoltis profiton ne financan, sed spiritan."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto