Vizitu Forumon

Administra novigo progresigas Internacian Grupon Xinxing Cathay

(GMT+08:00) 2012-02-27 09:38:19

En la jaro 2008 la ekonomia krizo ekatakis la tutan mondon. Por respondi la merkatan ŝanĝiĝon kaj ekonomian krizon, la grupo Xinxing Cathay starigis internan mekanisman reformon. En la pasintaj tri jaroj, ĝi jam gajnis rimarkindajn sukcesojn. Administra novigo progresigas la grupon Xinxingjihua.

La grupo Xinxing Cathay estas kontrolata de Komisiono pri Kontrolado kaj Administrado de Ŝtataj Posedaĵoj sub la Ŝtata Konsilantaro, estas grandskala ŝtata grupo. Ĝi enhavas metalurgion, teksadon, ekipaĵan faradon kaj aliajn entreprenojn, kun pli ol 100 specoj de ĉefaj produktaĵoj.

Zhang Tongbo, ĝenerala direktoro de la Xinxing-a Gisdukta Kompanio Limigita, kerna filia kompanio de la grupo Xinxing Cathay, diris kiam ricevis intervjuon:

"Ĝis hodiaŭ, nia nova administra modelo jam funkcias pli ol 3 jarojn, la merkata skalo kaj enspezo de nia grupo ĝenerale kreskas ĉiujare je pli ol 20%. En iu jaro ĝi kreskis eĉ je 30%~40%."

En la pasintaj sinsekvaj 7 jaroj, la Xinxing-a Gisdukta Kompanio Limigita estis daŭre enlistigita kiel unu el la plej kapablaj 50 potencaj kompanioj kaj estis la sola kompanio, kiu kreis novajn rekordojn en sinsekvaj 13 jaroj

Liu Mingzhong, direkcia prezidanto de la grupo Xinxing Cathay eksplikis la enhavon de la sistemo pri simula funkciado de leĝa persono:

"Nun, la simula funkciado de leĝa persono celas simuli la leĝ-personan sistemon al la neleĝ-personaj produktaj unuoj, kiaj laborejoj, sekcioj kaj teamoj. Tiel ni prenas la profiton kiel la ĉefan celon kaj la merkaton kiel direkton kaj la premo de merkato estu ĉe ĉiuj teamoj kaj ĉiuj laboristoj. Ili respondecas pri siaj profitoj kaj perdoj."

La dua kreado de la grupo Xinxing Cathay estas la komuna mekanismo de produktado, provizado, vendado transportado kaj klientoj. La mekanismo rigardas la merkaton kiel direkton por teni la informojn pri kvar merkatoj: krudaj materialoj, pruduktaĵoj, transloĝistiko kaj kapitalo kaj kvar dimensioj: regiono, tempo, speco kaj prezo, kaj por ĝusttempe dividi la komercajn informojn al ĉiuj anguloj de la grupo per la dividplatformo kaj realigi la rapidan agadon de produkto, aĉeto, vento, tranporto kaj klientoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto