La 28an de februaro en Pekino finiĝis kunveno de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Ĝi akceptis programon kaj tagordon de ĉi-jara sesio de la 11a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.
Ĉi-jara sesio de la 11a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco okazos de la 3a ĝis la 13a de marto en Pekino. La ĉefaj programeroj estas aŭskulti kaj ekzameni raporton pri laboroj de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato kaj raporton pri traktado de mocioj akceptitaj ekde la lasta sesio, ĉeesti kiel observantoj al la 5a sesio de la 11a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj aŭskulti raporton pri laboroj de la registaro kaj aliajn koncernajn raportojn.
redaktita de Yu Rongkang