Vizitu Forumon

Nord-Koreio decidis portempe ĉesigi nuklean eksperimenton kaj misilan provpafon

(GMT+08:00) 2012-03-01 17:50:00

La 29an de februaro, responde al demando pri interparolo de Nord-Koreio kaj Usono, proparolanto de la nordkorea Ministerio pri Eksteraj Aferoj konigis, ke Nord-Koreio decidis portempe ĉesigi nuklean eksperimenton, provpafon de longdistancaj misiloj kaj urani-riĉigon en Yongbyon dum efika interparolo de Nord-Koreio kaj Usono, kaj permesi al Internacia Atom-Energia Agentejo inspekti sian ĉesigon de urani-riĉigo.

La proparolanto diris, ke Usono reasertis ne plu antagonismi kontraŭ Nord-Koreio kaj preti plibonigi la dulandajn rilatojn per la spirito de egaleco kaj respekto de suvereneco.

Tiutage, usona Ŝtata Departemento proklamis, ke Nord-Koreio konsentis portempe ĉesigi urani-riĉigon kaj nuklean eksperimenton kaj provpafon de longdistancaj misiloj. Usona ŝtata sekretario Hilary Clinton diris en tiutaga aŭdado de Senato, ke tio estas "la unua paŝo milda", ke Nord-Koreio konsentis portempe ĉesigi sian nuklean eksperimenton. Jay Carney, proparolanto de la Blanka Domo, opinias, ke tio estas "pozitiva paŝo" por rekomenci sesflankan interparolon pri la nuklea problemo en la Korea Duoninsulo.

Post kiam Nord-Koreio deklaris konsenti ĉesigi nuklean eksperimenton, Yukiya Amano, ĝenerala direktoro de Internacia Atom-Energia Agentejo proklamis en Vieno, ke nukle-kontrolistoj de la agentejo pretas reveni al Nord-Koreio.

Tiutage, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon per sia proparolanto faris deklaron. En la deklaro, Ban Ki-moon bonvenigas, ke altnivela dialogo de Nord-Koreio kaj Usono akiris "pozitivajn kaj esencajn fruktojn". Li ankaŭ kuraĝigas, ke koncernaj flankoj penas pace solvi lasitajn problemojn.

La 1an de marto, Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke Ĉinio bonvenigas pliboniĝon de la rilatoj de Nord-Koreio kaj Usono.

La 1an de marto, la rusa Ministerio pri Eksteraj Aferoj esprimis bonvenon al la nordkorea decido.

(Xiao Henggang)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto