Vizitu Forumon

Ĉinio plenumos aktivan fiskan politikon

(GMT+08:00) 2012-03-07 14:37:31

La 6an de marto ĉina financa ministro Xie Xuren diris en gazetara koneferenco, ke la Financa Ministerio firme kaptos la gvidan principon de stabila antaŭenigo, bone plenumos aktivan fiskan politikon, efektive sekurigos kaj bonigos la popolan vivon kaj stimulos stabilan kaj relative rapidan disvolviĝon de la ekonomio.

Ĉi-jare la ĉina registaro prenas stabilan antaŭenigon kiel la gvidan pincipon de la ekonomia laboro, tio estas kunordigi la laborojn pri stabiligo de kresko, regado de prezo, rearanĝo de strukturo, plibonigo de la popola vivo, daŭrigo de reformado kaj harmonigo de la socio kaj bone trakti la rilatojn inter kreskigo de la ekonomio, optimumigo de la ekonomia strukturo kaj administro de inflaci-anticipo. Xie Xuren diris: "Ĉi-jare la ministerio plenumos aktivan fiskan politikon, tio estas, ke oni devas teni la kontinuecon kaj stabilecon de la fiska politiko kaj samtempe plifortigi la trafitecon, flekseblecon kaj antaŭvideblecon de makroreguligo."

Li diris, ke ĉi-jare la ministerio plenumos plu aktivan fiskan politikon, kaj ĝi estas efektivigota en jenaj flankoj: unue, perfektigi la politikon de struktura impost-redukto por malpezigi la ŝarĝon de entreprenoj kaj civitanoj; due, pliigi la enpezon de civitanoj por altigi ilian konsuman kapablon; trie, optimumigi la strukturon de financa elspezo por sekurigi kaj bonigi la popolan vivon; kaj kvare, akceli rearanĝon de la ekonomia strukturo kaj regionan akordan disvolviĝon kaj rapidigi ŝanĝon de la ekonomi-disvolva maniero.

redaktita de Yu Rongkang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto