Vizitu Forumon

La mondo zorgas pri nova celo de ĉina ekonomia kresko

(GMT+08:00) 2012-03-08 15:51:57

La 5an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri la registara laboro. Li diris, ke ĉi-jare Ĉinio malaltigis la kreskan celon de la malneta enlanda produkto ĝis 7,5%. Tiu novaĵo tuj vekis altan atenton de la internacia komunumo. Diverslandaj ĉefaj mediatoj sinsekve faris raportojn kaj komentojn pri la nova celo de la ekonomia kresko.

La 6an de marto la ĵurnalo The New York Times raportis, ke la ĉina registaro vizaĝas al ŝuldo de lokaj registaroj, alta domprezo kaj multaj aliaj defioj, tamen ĝi prognozis, ke tiuj faktoroj estas regeblaj. La ĵurnalo diris en sia raporto pri la jarsesio de la Tutlanda Popola Kongreso, ke en sia lasta jaro la nuna registaro de Ĉinio plenforte klopodos por pliigi la enspezon de civitanoj, ekvilibrigi la ekonomian disvolviĝon kaj kreskigi la ekonomion pli multe per ekspansiigo de la enlanda postulado ol per investo kaj eksporto.

Citante analizon de sudkoreaj specialistoj, la sudkorea ĵurnalo Joongan Daily komentis, ke pasintjare la ĉina registaro difinis la celon de ekonomia kresko je 8%, tamen la reala kresko atingis 9,2%. De la jaro 2001 la ekonomia kresko neniam estas malpli multa ol la celvaloro de la registaro, ĉar la celo publikigita de la ĉina registaro estas relative konservativa.

redaktita de Yu Rongkang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto