Altiĝos hispana buĝeta deficito en 2012
(GMT+08:00) 2012-03-13 10:45:53
La 12an de marto, Jean-Claud Junker, prezidanto de Eŭrogrupo, informis en gazetara konferenco post financministra kunveno de eŭrozono, ke oficiale aprobiĝis greka dua-raŭnda helpprojekto kun la sumo de 130 miliardoj da eŭroj. Samtempe li deklaris la decidon permesi al Hispanio altigi sian buĝetan deficiton en la jaro 2012 de la antaŭa 4.4% ĝis 5.3%.
Junker diris, ke maturiĝis la kondiĉoj praktiki novan helpoprojekton al Grekio, kiu antaŭe plenumis siajn seriajn aktivecojn, precipe en "la plano partoprenata de individua kapitalo", kiu prenis sukceson.
(Lina)