Vizitu Forumon

Fermiĝis la 5-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-03-14 15:14:40

La 14-an de marto en Pekino fermiĝis la 5-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Al la fermo ĉeestis Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Li Changchun, Xi Jinping, Li Keqiang, He Guoqiang, Zhou Yongkang kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj de Ĉinio.

La sesio sankciis la raporton pri laboroj de la registaro, raporton pri laboroj de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj raportojn de la plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo.

Krome la sesio sankciis ankaŭ la decidon pri la nombro kaj elekto de deputitoj de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj rimedojn de la elekto de la deputitoj de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso el Hongkonga Speciala Administra Regiono kaj Makaa Speciala Administra Regiono.

(Xu Yunying)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto