La 14-an de februaro en Pekino ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke koncerne la sirian problemon Ĉinio ne donas senpricipan protekton al iu ajn flanko, inkluzive al la siria registaro.
En la gazetara konferenco de la 5-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, Wen Jiabao diris, ke ĝenerale la starpunkto de Ĉinio pri la siria problemo estas, ke unue, oni devas certigi la sekurecon de civiluloj; due, Ĉinio respektas justan apelacion de la siria popolo pri reformado kaj protekto de interesoj; tire, Ĉinio subtenas la politikan mediaciado de speciala sendito de Unuiĝintaj Nacioj kaj Araba Ligo pri siria problemo; kvare, Ĉinio esprimas simpation al la siria popolo suferanta malfeliĉojn kaj partoprenas plu en la internacia humana helpo.
(Xu Yunying)