Vizitu Forumon

Wen Jiabao: Komuna riĉiĝo baziĝas sur sistemo

(GMT+08:00) 2012-03-14 16:59:50

Antaŭtagmeze de la 14a de marto en Pekino okazis gazetara konferenco de la 5a sesio de la 11a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Respondante la demandon pri distribuo de enspezo, ĉefministro Wen Jiabao diris, ke la registaro klopodos realigi komunan riĉiĝon per reformado de la fiska kaj enspezo-distribua sistemoj.

Li diris, ke la registaro klopodos moderigi problemojn kaŭzitajn pro la diferenco de enspezo per altigo de la enspezo de civitanoj, reguligo de enspezo-distribuo, perfektigo de la socia sekureca sistemo, protekto de laŭleĝa enspezo kaj malpermeso de kontraŭleĝa enspezo.

redaktita de Yu Rongkang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto