Vizitu Forumon

Ĉinio memdisvolviĝas por fari kontribuon al la mondo

(GMT+08:00) 2012-03-19 15:15:37

La 5-an de marto en la 5-a Sesio de la 11a Tutlanda Popola Kongreso, ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en raporto pri laboroj de la registaro, ke malgraŭ tio, ke la ĉina ekonomia disvolviĝo alvizaĝas multajn malfacilaĵojn kaj defiojn, la ĉina ekonomio ankoraŭ havas bonan fundamenton por fari daŭran kreskon. La nuna reguligo pri redukto de la ekonomia kreskrapido celas atingi pli bonan estontecan disvolviĝon. Ĉijare la baza tono por la ĉina ekonomia disvolviĝo estas kresko en stabileco. Ĉinio faros ne nur memdisvolvon sed ankaŭ kontribuon al la mondo.

Deputitoj, kiuj ĉeestas al la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, opinias, ke emfazo sur ekonomia kresko en stabileco manifestas, ke Ĉinio volas ne nur gardi la stabilecon de ekonomia socio, sed ankaŭ meti ekonomian disvolviĝon sur la unuan lokon. Zhang Zhaoan, deputito de Tutlanda Popola Kongreso kaj ekonomia specialisto, esprimis kiam li priparolis la problemon:

"Kial ni volas, ke la ekonomio kresku en stabileco? Tio montras ke la premo por malsupreniro de la ekonomio senĉese pligrandiĝas. Ni povas elteni konvenan malrapidiĝon de ekonomia kresko, sed se oni draste aŭ grandamezure malrapidigos la ekonomian kreskon, serio da ekonomiaj kaj sociaj problemoj aperos."

Ĉina ekonomia disvolviĝo estas multe influata de la ekstera medio. Nuntempe, la reprosperiĝa procezo de la monda ekonomi estas malfacila, la internacia financa krizo ankoraŭ evoluas, iuj landoj ankoraŭ ne povas facile solvi sian suverenecan ŝuldan krizon. Ĉefaj evoluintaj ekonomioj havas altajn senlaborecajn procentojn kaj mankas al ili disvolviĝa motivo, dum la novaj ekonomioj alvizaĝas du premojn – inflacio kaj defaliĝo de la ekonomia kresko. En tiu ĉi situacio, ĉina ekonomia disvolviĝo ne povas eskapi el la malbona influo. Wang Ji, deputito de Tutlanda Popola Kongreso kaj prezidanto de Ĉina Orienta Elektra Grupo, esprimis, ke se Ĉinio volas, ke ĝia ekonomio okupu avantaĝan pozicion en la mondo plena de malcertaj faktoroj, ĝi devas establi raciajn principojn kaj direktojn por sia propra disvolviĝo:

"Ekde la jaro 2010 ĝis nun, jam okazis tro multe en la internacia komunumo, ĉu la internacia financa krizo kaj la de ĝi kaŭzitaj problemoj, ĉu la eŭropa ŝulda krizo kaj la de ĝi alportitaj novaj demandoj, ambaŭ rekte aŭ nerekte influas la ĉinan disvolviĝon. Ĉinio jam kunfandis sin en la monda ekonomio, do estas nerealisme, ke Ĉinio disvolvu la ekonomion tute depende de si mem. Tial estas tre grave kaj necese por Ĉinio establi raciajn principojn kaj direktojn por sia propra disvolviĝo."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto