Vizitu Forumon

Urbo Xinyu(2)

(GMT+08:00) 2012-04-19 14:26:55

Harmonia verda urbo, brila nova stelo de energifontoj, kaj riĉa vasta rezervejo de nutromaterialoj. Ĝi nomiĝas Xinyu, lumrapide disvolviĝanta. La urbo situas meze de la provinco Jiangxi, interligiĝante kun la provinca ĉefurbo Nanchang unudirekte, kaj kun Changsha, la ĉefurbo de la provinco Hunan, alidirekte. Ĝi regas unu gubernion kaj kvar distriktojn kun la totala areo de 3 178 kvadrataj kilometroj kaj 1,14 milionoj da loĝantoj. La urbo, havanta la historion de pli ol 1 700 jaroj, kreis profundan kulturon en la longatempa evoluado. En Ming-dinastio (1368–1644 p.K.) Xinyu produktis kvaronon de fero por la lando kaj spertis siajn prosperiĝon kaj disvolviĝon en ekonomio. Ming-dinastia sciencisto Song Yingxing, ĝuste en Xinyu, finis sian sciencan majstroverkon "Nenaturaj Kreaĵoj" ("Tiangong Kaiwu") , kiu apartenas al la tuta mondo. Nun Xinyu, kun la spirito "malfermo, kreiveco, sinavancigo", pluskribas legendon de industrio kaj scienctekniko.

Epoko Kreis Sciencteknikan Urbon de Nova Energifonto

Kun senĉesa varmiĝo de nova energifonto kaj novaj materialoj, vivplena Xinyu vidis novan vojon de evoluo. Danke al la fer-ŝtala industrio Xinyu kuraĝas grandpaŝe marŝi antaŭen, kaj aliformiĝis en novtipan sciencteknikan urbon de nova energifonto.

La fotovoltaa industrio kreis evoluan miraklon. La plej granda kompanio LDK en la mondo, produktanta siliciajn ĉelojn, atingis vendsumon de pli ol 10 miliardoj da juanoj, kaj tie la monde unua projekto de dek mil tunoj da altpura polikristala silicio jam estis metita al produktado. La grandrapida evoluo de la fotovoltaa industrio igis la urbon Xinyu okupi superregan pozicion en la novaj energifontoj kaj faris ĝin unu el la tri plej grandaj provincaj inĝenieraĵoj kun po cent miliardoj da juanoj. Inteligentaj xinyu-anoj, tutplene utiligante la avantaĝojn de LDK, en relative mallonga tempo atingis la fotovoltaan ĉenprodukton. La kompanioj Ruijing, Hengji, Shengyang kaj aliaj, kiuj estas teknike avangardaj kaj fortaj en fotovoltaa industrio, sinsekve loĝiĝis en Xinyu, kaj ankaŭ multaj ŝtatnivelaj institutoj pri fotovoltaa esploro instaliĝis tie. Kelkaj sunenergiaj inĝenieraĵoj, kiaj fotovoltaa elektroprodukto sur tegmento kaj fotovoltaa elektrocentralo, unu post unu lanĉiĝis. La lande unua fakultato pri sunenergia scienco kaj inĝenierio kaj la lande unua fako pri fotovoltaa tekniko fondiĝis en Kolegio Xinyu, kaj samtempe kun tio stariĝis Porprofesia Politekniko Xinyu pri sunenergio. En 2012 la ĉefoperacia enspezo de la fotovoltaa industrio de Xinyu atingos 100 miliardojn da juanoj. La mondnivele fotovoltaa "aviportanto" baldaŭ ekvelos.

Kaj intertempe leviĝis alia industrio. Kiel la suno leviĝanta, la kompanio Jiangli, pioniro de la ĉina liti-industrio, kaj la kompanio Gangfeng, plej mondskale granda liveranto de metala litio, nun rapide kreskas. La litiaj produktaĵoj de Xinyu havas pli ol 40 specojn, okupante duonon de la liti-produktokvanto de la tuta lando. Xinyu nun konstruas la plej landskale grandan produktobazon de karbonacida litio kaj internacie influhavan produktobazon de piloj energion akumulantaj. Kaj samtempe ankaŭ en la novaj materialoj oni prenis grandan progreson. Xinyu future fariĝos ĉefurbo de litio kaj akumuliloj.

Krome, la fabrika industrio de energioŝparo kaj ellasoredukto kaj ekipoindustrio de ventenergia elektroprodukto vigle disvolviĝas. Xinyu rigardas la industriojn kiel gravan ekonomian kreskpunkton kaj evoluan spacon. La dinamika maŝino kun dilatebla ŝraŭbstango estas tie sukcese dezajnita, kaj la kompanio Lide, posedanta avangardan teknikon pri ekipaĵoj de ventenergia elektroprodukto en la nuna tempo, metis tie sian produktadon. Pioniraj kaj progresemaj xinyu-anoj aldonis gravan pezilon al la ĉina malaltkarbona afero.

La ora titolo "Ŝtata Sciencteknika Urbo de Nova Energifonto" nature meritiĝas al Xinyu. La titolo estas jesa al la fruktoj akiritaj de Xinyu kaj ankaŭ estas revo kaj atendo pri la estonteco de Xinyu. Kun la misio donita de la ŝtato la popolo de Xinyu kreas novan brilon per sia saĝo kaj ŝvito.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto