Vizitu Forumon

Urbo Xinyu(3)

(GMT+08:00) 2012-04-19 14:28:07

Harmonia verda urbo, brila nova stelo de energifontoj, kaj riĉa vasta rezervejo de nutromaterialoj. Ĝi nomiĝas Xinyu, lumrapide disvolviĝanta. La urbo situas meze de la provinco Jiangxi, interligiĝante kun la provinca ĉefurbo Nanchang unudirekte, kaj kun Changsha, la ĉefurbo de la provinco Hunan, alidirekte. Ĝi regas unu gubernion kaj kvar distriktojn kun la totala areo de 3 178 kvadrataj kilometroj kaj 1,14 milionoj da loĝantoj. La urbo, havanta la historion de pli ol 1 700 jaroj, kreis profundan kulturon en la longatempa evoluado. En Ming-dinastio (1368–1644 p.K.) Xinyu produktis kvaronon de fero por la lando kaj spertis siajn prosperiĝon kaj disvolviĝon en ekonomio. Ming-dinastia sciencisto Song Yingxing, ĝuste en Xinyu, finis sian sciencan majstroverkon "Nenaturaj Kreaĵoj" ("Tiangong Kaiwu") , kiu apartenas al la tuta mondo. Nun Xinyu, kun la spirito "malfermo, kreiveco, sinavancigo", pluskribas legendon de industrio kaj scienctekniko.

Sincera Servo Akvumas Teron Varme Investatan

Xinyu havas kaj "molan" kaj "malmolan" medion, tiel bonan, ke gastkomercistoj volas fari investon kaj ekspluaton tie, kie la ĉiavetera servo povas plenumi ilian revon fari entreprenadon. La establo de la varejo imposte favora kaj elektronika doganejo, fare de la doganoficejo kaj varkontrolejo de Xinyu, igas la malferman ekonomion de la urbo kvazaŭ ekipi sin per flugiloj, kaj tiel la totala sumo de importo kaj eksporto de Xinyu viciĝas inter la antaŭaj lokoj de la provinco. La honoraj titoloj, kiaj "honesta registaro inter la antaŭaj tridek urboj de Ĉinio", "urbo el la cent plej potencaj en konkurencivo", kaj "unu el la plej bonaj investmedioj de la ĉinaj urboj", donas plej bonan piednoton pri la honesto de Xinyu. Xinyu estas honorita per ricevo de "ŝtatnivela industria ekspluatregiono de alt- kaj nov-teknologio", kaj ĝia sinteza forto sin okupas en la tri antaŭaj lokoj en la provinco. Kaj pluse, Xinyu ankaŭ estas ŝtata kreiveca bazo, kie scienctekniko akcelas komercadon.

La bazoj de agrikulturaj lokaĵoj, kiaj oranĝetoj, ramio kaj oletea kamelio, kaj modernaj agrikulturaj ĝardenoj kondukas la evoluadon de agrikultura industriigo. Kaj tie konstante aperas ne malmultaj ŝtatnivelaj entreprenoj okupiĝantaj pri ramia tolo kaj reproduktaj porkoj, kaj ilia venda enspezo superas cent milionojn da juanoj.

La tri fermitaj aŭtovojoj, Jiangxi-Guangdong, Ŝanhajo-Kunming kaj Daqing-Kantono, tie renkontiĝas; la fervojo Ŝanhajo-Kuming kaj la grandrapida fervojo konstruata trairas la teritorion; la fervojo Pekino-Jiulong preterpasas la urbon; de Xinyu al Ŝanhajo aŭ al Kantono nur 5 horoj jam sufiĉas laŭveture, kaj al la flughaveno Changbei bezoniĝas nur unu kaj duona horoj laŭaŭtvoje. Post la malfermiĝo de la grandrapida fervojo Hangzhou-Nanchang, trajno veturos nur 20-40 minutojn de Xinyu al Nanchang aŭ al Changsha. La facila trafiko aldonas novan dinamikon al la "ekonomia trajno" en rapida veturado.

Sufiĉas elektropovo en Xinyu, kie troviĝas du elektrocentraloj, kies kapacito atingas 4,5 milionojn da kilovattoj.

La porprofesia edukado de Xinyu ĝuas grandan renomon en la lando. La studentoj lernantaj sin nombras pli ol cent mil, kaj la eduka zono konstruata kun areo de dek mil muoj entenos ducent mil studentojn lernantajn en kvin jaroj. La porprofesia edukado korespondanta kun la industrioj senfine transdonas elstarajn personojn al la lokaj entreprenoj kaj akcelas industrian kuniĝon. Kaj fine realiĝos tio, ke personaro fortigas urbon, kaj ke scienco kaj edukado prosperigas urbon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto