Vizitu Forumon

Urbo Xinyu(4)

(GMT+08:00) 2012-04-19 14:28:16

Harmonia verda urbo, brila nova stelo de energifontoj, kaj riĉa vasta rezervejo de nutromaterialoj. Ĝi nomiĝas Xinyu, lumrapide disvolviĝanta. La urbo situas meze de la provinco Jiangxi, interligiĝante kun la provinca ĉefurbo Nanchang unudirekte, kaj kun Changsha, la ĉefurbo de la provinco Hunan, alidirekte. Ĝi regas unu gubernion kaj kvar distriktojn kun la totala areo de 3 178 kvadrataj kilometroj kaj 1,14 milionoj da loĝantoj. La urbo, havanta la historion de pli ol 1 700 jaroj, kreis profundan kulturon en la longatempa evoluado. En Ming-dinastio (1368–1644 p.K.) Xinyu produktis kvaronon de fero por la lando kaj spertis siajn prosperiĝon kaj disvolviĝon en ekonomio. Ming-dinastia sciencisto Song Yingxing, ĝuste en Xinyu, finis sian sciencan majstroverkon "Nenaturaj Kreaĵoj" ("Tiangong Kaiwu") , kiu apartenas al la tuta mondo. Nun Xinyu, kun la spirito "malfermo, kreiveco, sinavancigo", pluskribas legendon de industrio kaj scienctekniko.

Pitoreskaj Montoj kaj Akvoj Gravedas je Ĉarma Urbo Agrable Loĝata

Xinyu estas triflanke ĉirkaŭata de montoj kaj unuflanke de akvoj. La riveroj Kongmu kaj Yuanhe fluas tra la urbo. La urbo plena de ĉarmaĵoj trankvile sterniĝas sur la bluaj akvoj kaj verdaj montoj, vivplenaj.

La lago de amo, kiu laŭlegende allogis feinojn malsupreniri sur la teron, havas belan pejzaĝon kaj romantikan koloron. Ĝi estas ŝtatnivela vidindejo kaj, aktive ekspluatite kaj zorge preparite de Xinyu, nun altiras la rigardon de la tuta mondo.

La ŝtata arbara parko Yangtiangang nul-distance korespondas kun la urbo kaj konsekvence fariĝas "verda pulmo de urbo" kaj "natura oksigen-bano" de tiu ĉi moderna kaj industria urbo.

La unua ŝtatnivela marĉa parko Kongmujiang en Jiangxi aldonas poezian etoson kaj akvarelajn kolorojn al la montoj kaj akvoj.

Ĉiutage ŝanĝiĝanta Xinyu nun estas sin prezentanta al la mondo per sia nobla ĉarmo. La unua ŝtatnivela arbara urbo en Jiangxi, la ŝtata parka urbo, la urbo el la dek plej sekuraj en la lando, la plej taŭge investata urbo en Ĉinio por foto-elektra industrio, la ekzempla urbo de fotovoltaa elektroprodukto de la tuta lando... tiuj brilaj honorigitaj nomoj reflektas la veron de feliĉo de Xinyu, al kiu taŭgas loĝado, komercado, entreprenado kaj vojaĝado. Jen tio estas Xinyu!

La loko estas inspirita tero; la loko estas bela tero; la loko estas tero varme investata; la loko gravedas je lulilo de riĉeco. Xinyu ĉe la lago Feino, kun la spirito "malfermo, kreiveco, sinavancigo", nun vigle kaj energie marŝas al la bela morgaŭo. Tiu ĉi ĉarma urbo kun senlima perspektivo, malfermante sian varman sinon, bonvenigas gastojn el ĉiuj lokoj de la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto