Vizitu Forumon

Junuloj ne timas malsukceson

(GMT+08:00) 2012-05-07 15:23:59

En Ĉinio, homoj, kiuj naskiĝis en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento havas apartan signifon. Ili naskiĝis en la periodo, kiam ĉina socio grandpaŝe disvolviĝis, ili havas senĉesan kredan kaj defian spiriton. Nun, multaj homoj, kiuj naskiĝis en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento jam komencas labori, kiam ili vizaĝas al la socio, multaj el ili elektas fari pionirajn laborojn. Ĉar ili ne volas obei "gvidantajn" ordonojn.

Li Xiang kaj Mao Kankan estas reprezentantoj de homoj, kiuj naskiĝis en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj kreis proprajn entreprenojn. Ili jam akiris brilajn sukcesojn en la socio. Tamen, multaj homoj , kiuj naskiĝis en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento ankoraŭ hezitas ĉe la komenco de sia kariero. Iuj el ili ĵus komenciĝis, iuj el ili jam suferis malsukceson, sed ili ne akceptas siajn malvenkojn, ili havas plenan kredon pri sia estonteco.

Liu Hai, ĝenerala direktoro de Yueshi Kompanio Limigita, faras kosmetikaĵan komercon. Li trovis stabilan laboron kiam li diplomiĝis el universitato:

"Mi estis idealisma kiam mi ĵus diplomiĝis, mi volis fari ŝatatajn aferojn. Kiel junulo, mi malŝatas esti tenata sub strikta rego. Komence, miaj kapabloj kaj rimedoj estas limigitaj, mi havis tre simplajn kaj naivajn ideojn por krei propran karieron. Miaj familianoj kaj amikoj konsilis al mi elekti stabilan laboron en iu kompanio, tiele mi povos akumuli spertojn, hardi min mem kaj fari pli multajn preparojn por mia propra kariero en la estonteco."

Liu Hai kolektis pli kaj pli multajn rilatojn kaj rimedojn, kaj ankaŭ lia estonteca celo pli kaj pli klariĝas. Post diskuto kun siaj amikoj, li starigis la nunan kompanion. Liu Hai opinias, ke lia propra forto estas tre limigita, li devas posedi fortan grupon por ke la kompanio plu vivu en la kompleksa komerca merkato.

"Se mi laboras por alies kompanio, mi devas fari la taskojn laŭ pensoj de la estro kaj tio estas miaj respondeco kaj devo. Tamen se mi mem fondas kompanion, tio estas tute malsame. Ĝi ja estas la valoro kreita de mi mem kaj mi povas fari kion mi ŝatas fari, tute laŭ miaj propraj voloj. Mi neniam pensis, ke mi revenos al la antaŭa kompanio se mi malsukcesos. Kiam mi estas konvinkita al iu afero, mi laŭeble plenumos ĝin."

La kompanio de Liu Hai disvolviĝas bone. Antaŭ nelonge li aĉetis britan markon de kremomasko kaj ĝian teknikon kaj komencis vendi la kremomaskajn produktaĵojn en Ĉinio. Kompare kun Liu Hai, Feng Bo ne havis tian bonŝancon. Li suferis multajn malfacilojn. Feng Bo estas mezlerneja instruisto de la provinco Guangdong. Kiam li estis 26-jara, li komencis sian propran karieron sed ne gustumis sukcesan guston.

En la fino de la jaro 2010 en Ĉinio aperis multaj retejoj de grupa aĉetado. Feng Bo kaptis la ŝancon kaj malfermis sian propran grup-aĉetan retejon. Li tamen estis prudenta kaj ne forlasis sian laboron, sed petis duonjaran forpermeson.

"En Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj similaj grandaj urboj, la grup-aĉeta komerco jam estas matura, estas malfacile por mi superi la antaŭulojn. Do mi revenis al mia hejmloko – Taiyuan, ĉefurbo de Shanxi-provinco kaj komencis mian karieron."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto