Vizitu Forumon

La greka turisma industrio estas plena de atendo al la ĉina merkato

(GMT+08:00) 2012-05-18 10:53:12

En la 18-a de aprilo en Pekino inaǔguriĝis la 8-a ĉina foiro pri fremdlanda turismo en Ĉina Internacia Komerca Centro. Kiel grava platformo por personoj de la turisma industrio scii la entreprenan tendencon kaj fari komercan traktadon, ĉi-foja foiro altiris 275 turismajn agentejojn el pli ol 60 landoj kaj regionoj. Intervjuate de raportisto de Ĉina Radio Internacia, turisma agentejo el Grekio esprimis, ke la greka turisma industrio estas plena de atendo al la ĉina merkato kaj preta por bonvenigi ĉinajn turistojn.

Parolante pri sia unua intenco por partopreni en la foiro, Alexandra Mouratidou, direktoro de la greka turisma agentejo MM, esprimis, ke la ĉina turisma merkato havas grandan latentan forton, kio altiras grandan atenton de grekaj turismaj entreprenantoj.

(sono 1 Mouratidou)

"Ni partoprenas en la foiro por vastigi novan merkaton. La ĉina merkato havas tre grandan latentan forton, dum la greka teritorio estas tre malgranda, tial se parteto da ĉinaj turistoj venos al Grekio, tio jam estas sufiĉa por ni."

Lastatempe la Monda Turisma Organizo publikigis statistikon kaj montris, ke en la lastaj 10 jaroj, Ĉinio jam fariĝis lando, kies konsumado en internacia turismo kreskis plej rapide. En la jaro 2010 la totala konsumo de ĉinaj turistoj en fremdaj landoj estis kvarobla ol tiu en la jaro 2000 kaj atingis 55 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĉinio jam superis Brition kaj fariĝis la tria granda internacia turisma konsumlando. Tamen ĉeestante la foiron, Sotiris Kourias, direktoro de la hotelo Kouria, esprimis, ke kvankam pli kaj pli multaj ĉinaj turistoj vojaĝas al fremdlandoj, tamen nun Grekio ankoraǔ ne estas la unua celloko de ĉinaj turistoj, kiuj faras vojaĝon al fremdaj landoj.

(sono 2 Kourias)

"Nun la nombro de ĉinaj turistoj, kiuj vojaĝas al Grekio, estas tre malgranda, okupante nur 0,2% (de la nombro de fremdlandaj turistoj en Grekio). Ĉar eĉ se la ĉinaj turistoj planas vojaĝi al Eǔropo, ili eble elektas grandajn urbojn, kiaj Parizo kaj Romo."

Fakte, la turismaj resursoj de Grekio estas tre abundaj. La longa historio, grandiozaj temploj kaj unika pejzaĝo de Mediteraneo altiras multajn ĉinajn turistojn. Vojaĝi al la Egea Maro por la mielmonato fariĝas modo por ĉinaj junuloj. Tamen en la jaro 2011, nur ĉirkaǔ 50 mil ĉinaj turistoj vojaĝis al Grekio. "Malfacila akiro de vizo" estas la ĉefa kialo, kiu obsedas la ĉinajn turistojn. Mouratidou esprimis, ke la greka registaro jam sciis la problemon kaj ekplenumis serion da rimedoj por ĝin solvi kaj akceli la disvolviĝon de la turisma industrio.

(sono 3 Mouratidou)

"Antaǔ unu monato, greka eksterafera ministro sendis leteron kun akraj vortoj al grekaj ambasadorejoj en fremdlandoj, postulante ke tiuj ambasadorejoj helpu al homoj, kiuj volas vojaĝi al Grekio, en viz-akiro. Fakte diversaj flankoj de Grekio klopodas krei pozitivajn kondiĉojn por turistoj, kiuj faros turismon al Grekio."

En la fino de la jaro 2011, partoprenante en Monda Turisma Foiro en Londono, Pavlos Geroulanos, greka ministro pri turismo, esprimis sian deziron, ke en la venontaj du jaroj, la nombro de ĉinaj turistoj al Grekio duobliĝos. Grekio senĉese reguligos turismajn itinerojn kaj projektojn por kontentigi turistojn kaj liveros al ili la plej bonan servon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto