Vizitu Forumon

Qinghai-tibeta altebenaĵo plena de floraj aromoj

(GMT+08:00) 2012-05-21 16:51:25

(La aromo ruĝas en la Qinghai-tibeta altebenaĵo )

Estas konate, ke en la Qinghai-tibeta altebenaĵo la temperaturo de mateno ĝis nokto multe varias, ultraviolaj radioj fortas, kaj la klimato sekas, tio ne favoras al kreskado de ebenaĵaj vegetaloj. Oni diras, ke la loĝantoj ege ŝatas foloron dank'al ĝia rareco en la altebenaĵo, tiel preskaŭ ĉiuj kor-inklinas al tiaj aromoj. Kiam oni vagas en malnovaj stratoj aŭ novaj kvartaloj, malantaŭ ĉiuj balkonoj kaj fenestroj troveblas diversaj floroj, kiuj sin senĝene etendas sub la sunlumoj.

Ĝis la 80-a jardeko de la 20-a jarcento, oni ĉiam plantis florojn facile kultiveblajn, altekostaj floroj kiel rozo kaj tulipo estas luksaĵoj por lokanoj, ankaŭ floro-vendejoj estas ege raraj. Sed en la pasintaj kelkaj jaroj, la floro-vendejoj iom post iom plimultiĝis, kaj tiel la altekostaj floroj eniris en la ĉiutagan vivon.

S-ino Wang, kiu posedas floro-vendejon en Lasao, diris al mi, ke la rozoj kaj tulipoj aĉeteblaj estas tute kultivitaj de lokanoj, tial multe malaltiĝis la kosto de transportado, kaj la prezo de rozo malpliiĝis de 70 juanoj ĝis 10. Dank'al tio, la origine altekostaj floroj jam konsistigas parton de la vivo. Iam foje eĉ ŝi miris pri kial rozo kaj tulipo kultiveblas en Tibeto.

(S-ino Wang)

"Antaŭ ol mi venis al Tibeto, mi pensis, ke tie estas sterila, ĉar sur montoj oni plantis nek arbon nek floron, kaj tute ne necesas paroli pri tiom multe da legomoj kaj floroj. Mi neniam imagis, ke la rozo kultiveblas ĉi tie."

Krom floro-vendistoj, oni ankaŭ absorbis investadon por evoluigi floro-plantadon. Loka komercisto s-ro Lai Bingxu estas la unua tion fari. La vaste konata teorio, ke la tibeta klimato ne taŭgas por floro-plantado, anstataŭe estas rigardata kiel "trezoro" de Lai Bingxu. Li diris:

(Lai Bingxu)

"La lumo plej gravas por plantado, kaj la sunlumo en Tibeto estas la optimuma en la mondo. Tial koloro de la tibeta floro estas pli brila ol tiu de floroj plantitaj en aliaj lokoj, ankaŭ freŝec-periodo de la tibeta floro estas pli longa."

Post kelkjara disvolviĝo, nun Lai Bingxu posedas 70 forcejojn, en kiuj rozoj, miozotoj, afrikaj lekantoj, diantoj, lilioj kaj aliaj florspecoj videblas en preskaŭ ĉiuj floro-vendejoj en Lasao. Krome, liaj diantoj ankaŭ estas eksportataj al Nepalo, kaj tio estas la unuafoje, ke la tibeta floro iris eksterlanden.

(La montaro nebulas, la aromo flavas)

Estas malfacilaĵo planti ebenaĵajn florojn kiel rozon kaj tulipon en altebenaĵo, sed Lai Bingxu strebas ne nur defii la malfacilaĵon, sed ankaŭ kune kun kamparanoj transformi la ekonomi-evoluigan direkton de sia gubernio. S-ro Awang Tsering, estro de la loka kamparana kooperativo pri legomo-plantado, diris:

(Awang Tsering)

"Unu hektaro da grenoj valoras nur 800 juanojn, legomoj valoras 125 cent juanojn, sed la enspezo duobliĝas kiam oni plantas florojn en forcejoj. Floro-plantado estas profitebla, nun la neta jar-enspezo de ĉiu floro-plantanto kalkuliĝas al 18 mil juanoj."

Laŭ la konigo de Awang Tsering, nun la kamparana kooperativo jam fariĝis la plej granda bazo por plantado de legomoj kaj floroj en Tibeto. La kooperativo mezuriĝas je 1 500 hektaroj, en ĝi estas 920 forcejoj kaj 100 el ili estas uzitaj por floro-plantado. Plejparto da floroj en la merkato de Lasao estas ties produktaĵoj.

Tibeto sin trovas en alta kaj malvarma regiono, kies vegetaloj estas maldensaj. Sed la klopodo de kelkaj generacioj jam flarigis aromojn de diverskoloraj floroj al la tibetanoj. La aromoj ŝvebas en la aero de Tibeto, ornamante la vivon kaj spegulante pliboniĝon de ties vivteno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto