Vizitu Forumon

Aŭtomobiloj dezajnitaj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-05-30 20:02:17

Havigi al si propran markon de aŭtomobilo estas revo de multaj ĉinaj aŭtoentreprenoj. En la lastaj jaroj la aŭtomobiloj dezajnitaj de Ĉinio, ĉu kvante, ĉu rekonitece, evidente progresis. Lastatempe ĵurnalisto eniris aŭtoentreprenon Chang'an, kiu havas historion de 150 jaroj. Al la renovigita administrado, teknike sistema esplorado, kaj teknikista kulturado, ŝuldas la aŭtomobilo Chang'an sian progreson en marko, tekniko kaj patentaĵoj.

Zhao Hui, 53 jarojn aĝa, estas alta teknikisto enkondukita el Usono. Kiel vicdirektanto de la Aŭtoinĝeniera Instituto de Chang'an kaj grava specialisto de aŭtokoliziado en Ĉinio, li ludas ŝlosilan rolon en aŭtokoliziado. En la aŭtokompanio Chang'an, same kiel Zhao Hui, ankaŭ aliaj dek specialistoj estis enkondukitaj el fremdaj landoj. Kaj krome, la teknika personaro sin nombras pli ol 6 000 homoj. Ĉiujare la kompanio investas 5-elcentojn de la enspezo el la vendado por la dezajnado de aŭtomobilo kaj por starigi la teknikan sistemon de aŭtomobilo. Ĝi establis 4 esplorajn centrojn respektive en Usono, Italio, Britio kaj Japanio.

Nuntempe, inter 286 kernaj teknikaĵoj rekonitaj en aŭtomobilaj rondoj la kompanio Chang'an jam posedas 262. Sur la vojo de la dezajnado de aŭtomobilo, kvankam la kompanio renkontis multajn neimageblajn malfacilaĵojn, tamen ĝi kure atingos la pinton de internacia aŭtotekniko.

En la 80aj jaroj de la pasinta jarcento la kompanio Chang'an komencis sinsekve fari kuninvestadon kun japana Suzuki Motor, usona Ford Motor kaj aliaj internaciaj aŭtofabrikoj, sed en la kunlaboro Ĉinio ne posedis sian kernan teknikon, kaj sekve ne havis parolrajton en profita distribuo, regado kaj tiel plu. Xu Liuping, direktoro de la kompanio Chang'an diris, ke memstara kreiveco estas nepre irata vojo el cent vojoj:

"Ni havas multe da nigraj libroj pri produktaĵoj kaj dezajnaĵoj, tiuj libroj estas kristalo de spertoj. Danke al la memstara kreiveco la kompanio Chang'an starigis normojn kaj sistemon de aŭtomobilo. Memstara kreiveco estas nepre irata vojo el cent vojoj."

Ekde la komenco de la kuranta jarcento la ĉina registaro rigardas memstaran kreivecon kiel nacian konkurencivon kaj donas altan atenton al la dezajnado kaj fabrikado de aŭtomobiloj. Kaj tiel kapitaloj de la ŝtato kaj popolo torentis en la terenon de aŭtomobiloj, kaj kun la politika subteno de la registaro la dezajnado kaj fabrikado de aŭtomobiloj kun ĉinaj markoj impete progresis. En la jaro 2011 la Asocio de Internaciaj Aŭtofabrikistoj publikigis la vendliston de la mondaj aŭtomobiloj laŭ marko, kaj la aŭtomobilo Chang'an en la sinsekvaj ses jaroj gajnis la unuan lokon en la furorlisto de la ĉinaj markoj de aŭtomobiloj.

Kvankam la ĉinaj aŭtomobiloj ankoraŭ ne perfektas, tamen la teknika progreso kaj merkata etendiĝo estas evidentaj. Nuntempe multaj ĉinaj aŭtoentreprenoj, inkluzive de la kompanio Chang'an, fabrikas novenergifontajn aŭtomoblilojn. Ren Yong, direktoro de la Novenergifonta Aŭtokompanio de Chang'an, opiniis:

"Sen memstara dezajnado, sen kerna tekniko, ni estas regataj de aliulo kaj ne havas parolrajton. Mi opinias, ke memstara dezajnado estas postulo de strategio, kaj la afero ne dependas de nia volo."

Ĉinio jam fariĝis la plej granda merkato de aŭtomobiloj en la sinsekvaj tri jaroj en la mondo, sed la ĉinaj markoj de aŭtomobiloj restas ne famaj. Se ĉinaj aŭtomobiloj volas okupi sian lokon en la internacia aŭtomerkato, ili devas havi siajn markojn rekonitajn de la mondo.

Xu Liuping, direktoro de la kompanio Chang'an, esprimis, ke la kompanio Chang'an jam ellaboris sian "Perspektivo 2020", laŭ kiu, ĝis la jaro 2015 la kompanio vendos 5 milionojn da aŭtomobiloj, inkluzive de 3 milionoj da aŭtomobiloj kun ĉinaj markoj; kaj en la jaro 2020 vendos 5 milionoj da ĉinaj aŭtomobiloj.

Xiong Linping

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto