Vizitu Forumon

Transformiĝo de tradiciaj industrioj formas "ĉinan fidon"

(GMT+08:00) 2012-06-13 14:50:27

Laŭ la donitaĵo publikigita de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo la 27an de aprilo, en la unua trimestro ĉijare la malneta enlanda produkto de la orientparte potenca provinco Jiangsu kreskis je 9,8%, pli ol tiu de la sama periodo en la pasinta jaro, kaj la rapideco pli altas je 1,7 procentpunktoj ol la meznombra de la lando. Ĉijare la ĉina ekonomia trajno kuras sur la trako de "marŝo en stabileco", kaj la ekonomio de Jiangsu bone trajnas. En la lastaj jaroj la industrioj de Jiangsu, ekzemple tekstila, konfekcia kaj metalurgia, puŝate de la transformado de ekonomia evolumetodo, laŭgrade adiaŭas la krude evoluan metodon kaj sin kondukas al pli alta ŝtupo. La transformiĝo kaj disvolviĝo de Jiangsu igas onin vidi la dinamikon kaj fidon de la ĉina ekonomio en daŭripova evoluado.

Changshu estas novtipa industria urbo en la sudorienta parto de la provinco Jiangsu kaj unu el la plej potencaj regionoj en la ĉinaj guberniaj ekonomioj, en la jaro 2010 tie la pokape malneta enlanda produkto atingis 20 mil usonajn dolarojn. Same kiel en multaj aliaj lokoj de la provinco, ankaŭ en Changshu la tekstila industrio estis tradicia kaj ankaŭ unue batita dum la industria transformiĝo. Sed en la lastaj jaroj la tekstila kaj konfekcia industrioj de Changshu iom post iom adiaŭas la krude evoluan metodon. En la avancigo de la industria strukturo kaj en la kulturado de novtipaj industrioj la urbo Changshu multe progresis kaj prosperis.

La konfekcio "Bosideng", kiu iras de Changshu al la mondo, jam fariĝis unika monda marko el la ĉina tekstila industrio, kaj ĝia najbaro estas tekstila entrepreno Korporacio Menglan, kiu plenumis sian transformiĝon de la fabrikado de netegita kapkuseno al la produktado de blato kun la marko "Longxin". En la jaro 2005 la korporacio, kunlabore kun la Instituto pri Komputila Tekniko sub Ĉina Akademio de Sciencoj, kreis sian blaton kaj plenumis la transsalton de tradicia laborintensiva industrio al la teknikintensiva.

Sinjoro Zhang, respondeculo de la merkata fako de la korporacio, diris:

"Nia kerna tekniko estas la blato "Longxin". De la jaro 2004 ni portas sur nin multajn projektojn pri scienca esplorado por la ŝtata plano "863", inter kiuj distingiĝas tio, ke ni instalis 140 mil niajn maŝinojn porlernajn kun la blato produktita de ni mem en du trionoj da mez- kaj element-lernejoj de la provinco Jiangsu."

La industria transformiĝo bezonas sciencteknikan kreivecon. En la lastaj jaroj la urbo Changshu persiste iras la vojon de memstara kreiveco kaj multe helpas entreprenojn en ilia reguligo de industria strukturo kaj en ilia aliro al merkato.

En la pasintaj jaroj la provinco Jiangsu rapidigis paŝojn en la ekonomia transformiĝo, la sinteza forto evidente leviĝis. La evoluo de Jiangsu igas onin vidi la dinamikon kaj fidon de la ĉina ekonomio en daŭripova disvolviĝo. En la ĉijara raporto pri registaraj laboroj ĉina ĉefministro Wen Jiabao montras, ke rapidigi transformon de ekonomia evolumetodo estas longtempa kaj urĝa laboro de Ĉinio, sed samtempe tio ankaŭ estas direkto de estonta evoluado de la ĉina ekonomio.

"Por nuligi neekvilibrecon, neakordecon kaj nedaŭripovecon en la ekonomia disvolviĝo, la ĉefa ŝlosilo kuŝas en rapidigo de transformo de ekonomia evolumetodo kaj strategia reguligo pri ekonomia strukturo. Kompreneble, tio estas longdaŭra kaj ankaŭ nuntempe plej urĝa tasko."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto