Vizitu Forumon

Ĉinaj eksterkomercaj entreprenoj aktive ekspluatas ŝanĝiĝon de evolua maniero

(GMT+08:00) 2012-06-15 16:38:42

De la lasta aŭgusto, en la situacio de eŭropa ŝulda krizo kaj nestabila ekonomia kresko de la mondo, malrapidiĝis la eksporta kresko de Ĉinio. Kiel oni rapidigu la ŝanĝiĝon de evolua maniero de ekstera komerco? Kiam reaperos la printempo de ĉinaj eksterkomercaj entreprenoj? Nia raportisto iris al la marborda fabrikoindustria bazo en sudorienta Ĉinio. Hodiaŭ ni konigos al vi la vivstaton de la eksterkomercaj entreprenoj tie.

Unu el ĉiuj dek homoj en la mondo portas ledŝuojn produktitajn en la urbo Wenzhou, Ĉinio. En Shuangyu-urbeto de Wenzhou, ĉe ambaŭ flankoj de la strato, troviĝas multaj ŝuo-fabrikoj. Sed en la nuna situacio, estas ne tiel bona la komerca sumo de tiuj eksportaj fabrikoj. En januaro de la kuranta jaro, la eksporta kvanto de Ĉinio unuafoje malaltiĝis post decembro, 2009. Pro multaj malfaciloj tiuj entreprenoj devas rapide ŝanĝi la evoluan manieron.

La Grupo Juyi en Wenzhou estas entrepreno, kiu produktas 30 mil parojn da ŝuoj ĉiutage. La respondeculo de la entrepreno konigis, ke jam amplekse noviĝis la produktaj instalaĵoj de la entrepreno. Tiuj novaj instalaĵoj dekobligis la efikecon de la produktado. En laborejo de la entrepreno, la respondeculo konigis montrante la laseran maŝinon,

"La maŝino fabrikas florojn por la ŝuoj. Oni metas la modelon sur la dinifita loko, poste la maŝino aŭtomate funkcias. La kvalito de la produktaĵoj estas bona. La procezo estas pli simpla ol la artefarita."

Novigo de instalaĵoj multe altigis la efikecon de produktado. Pro bona kvalito kaj progresinta fabriktekniko, multaj famaj fremdlandaj entreprenoj respektive petis prilaboradon de la fabrikoj en Wenzhou. Luo Li, ĝenerala vicdirektoro de la Grupo Juyi, konigis,

"La produktaĵoj de monda marko ZARA estas fabrikitaj en Wenzhou. La ŝuofabrikada tekniko jam atingis altan nivelon. La fabrika kosto ĉi tie estas 80 juanoj, sed tiuj produktaĵoj eble estos vendataj je 500 juanoj."

La granda profito ne apartenas al ĉinaj entreprenoj. La eksporta prezo de paro da ŝuoj estas 10 usonaj dolaroj. Sed la ŝuoj kun mondfama marko kostas centojn da usonaj dolaroj. Ĉinaj entreprenoj ricevas tremalgrandan parton de la profito. Granda arto de la profito iras al fremdlandaj entreprenoj.

Estas necese ŝanĝi la evoluan manieron de tiuj eksportaj entreprenoj. Starigi siajn proprajn markojn kaj realigi eksportadon de markoj estas la sola vojo por tiuj ĉinaj entreprenoj.

La Grupo Kangnai jare produktanta pli ol 10 milionojn da paroj de ledŝuoj estas la 1-a ĉina ŝuoentrepreno elirinta al la mondo. Zhou Jinmiao, vicprezidanto de la grupo, konigis, ke en 2001, la Grupo Kangnai malfermis markovendejon en Parizo, Francio.

En la sama jaro, Ĉina Leda Asocio alvokis starigi 3 ĝis 5 mondfamajn markojn en la sekvaj 5 jaroj. Tamen pasis 11 jaroj nun. Xia Linhong, vicesploristo de Komerca Administracio de Wenzhou, diris, ke estas ankoraŭ longa vojo antaŭ eliro de ĉinaj markoj al la mondo.

"Starigi markon bezonas longan periodon kaj financan investadon. La ŝuofabrikado de Italio havas longan historion kaj estas influita de ĝia kulturo. Ni povas lerni de Italio."

La malprosperiĝo de eksterkomerco influis la evoluon de eksterkomercaj entreprenoj. Shen Danyang, proparolanto de ĉina Komerca Ministerio, diris, ke en la estonta perioco, precipe en la unua duonjaro de 2012, la eksterkomercaj entreprenoj vizaĝos al pligranda malfacilo.

Kie estas la printempo de ĉinaj eksterkomercaj entreprenoj? Laŭ la rigora situacio, Ĉinio unuapaŝe anticipis la eksterkomercan kreskon de la kuranta jaro je 10%. Nun Ĉinio jam prenis rimedojn por akceli akordigan disvolviĝon de eksterkomercado je rapideco, kvalito kaj efikeco.

Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi ŝanĝiĝon de evolua maniero de ĉinaj eksterkomercaj entreprenoj. Finiĝis nia programero. Dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto