Vizitu Forumon

Lago Feino, Bela Legendo

(GMT+08:00) 2012-06-27 15:32:09

La lago Feino troviĝas en Xinyu.

En Kolekto de Legendoj de Gan Bao, la ĉina fama literaturisto de la dinastio Jin (317–420), estas tia bela legendo: "Junulo, kiu vivas en Xinyu, ekvidis ses aŭ sep knabinojn en plumaj vestoj sur kampoj. Ĉar li ne konsciis, ke ili estas birdoj, li do rampis al ili. Ie survoje li levis veston de unu el la knabinoj kaj ĝin kaŝis. Apenaŭ li proksimiĝis, ili ĉiuj forflugis. Sed nur unu ne povis flugi, ĉar sen la vesto. La juna viro prenis la knabinon por sia edzino, kaj naskiĝis al li tri filinoj."

Tiu ĉi mita afero okazis ĝuste en la nuna urbo Xinyu, kaj tial la lago ekhavigis al si la nomon Feino.

La lago Feino situas je 16 kilometroj sudokcidente de Xinyu en la provinco Jiangxi, kaj estas grava lagotipa pejzaĝejo de la ŝtato, plej frue ekspluatita en la provinco Jiangxi. La plezurloko areas 298 kvadratajn kilometrojn, en kiuj estas 50 kvadrataj kilometroj da akva areo. En la jaro 1995 la lago Feino oficiale servis kiel turisma regiono. Kaŭze de la apartaj pitoreskaĵoj kaj belaj medielementoj, decembre de 2005, la lago Feino estis prijuĝita de la Ŝtata Turisma Buroo, kiel pejzaĝejo AAAA-nivela. Menciante la komencan ekspluatadon de la lago, Chen Gang, la direktoro de la Turisma Buroo de Xinyu, diris al ĵurnalisto:

"La lago Feino komencis sian ekspluaton komence de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj en 1998 ĝia disvolviĝo unuan fojon atingis sian pinton. En la sama jaro lanĉiĝis paro de la specialaj trajnoj en la nomo Lago Feino inter Nanchang kaj Xinyu. Tiam la turistoj en la lago Feino nombre pli multis ol tiuj en aliaj turismaj lokoj de la provinco, kaj tial la lago Feino fariĝis relative fama vidindejo de la provinco."

Sed la lago Feino estas lagotipa, kaj tiaj pejzaĝejoj troviĝas abunde en la sudo de Ĉinio. Pro tio la evoluado de la lago Feino estas limigita. Por sin distingi de aliaj similaj pejzaĝejoj kaj por bone sin evoluigi la lago Feino devas fari duan entreprenadon. Sinjoro Chen Gang opinias:

"Al la lago Feino jam estas tempo por fari duan entreprenadon. Turismo estas grava industrio en Xinyu, kaj la lago Feino okupas gravan lokon en la turismo de Xinyu. Ĉefa tasko en la entreprenado estas en tio: sur la bazo, kiun ni havas, altiri pli multe da turistoj, pligrandigi turisman radiuson, kaj pliigi turismajn instalaĵojn."

La dua entreprenado por la lago Feino devas stari sur tio, ke oni plej rapide transformu turisman evolumetodon. La lago Feinio apartenas al la pejzaĝejo, en kiu oni rigardas vidindaĵojn. Sed nun la turisma industrio havas tian inklinon: oni ŝatas sin amuzi, krom rigardi ĉarmaĵojn. Belaj vidindaĵoj, kompreneble, povas doni al turistoj bonan impreson, sed nur tio ne sufiĉas. Turistoj longe restas en iu pejzaĝejo ne nur pro belaj akvoj kaj montoj, sed ankaŭ – eĉ pli grave – pro pli bonaj instalaĵoj, pli bonaj kondiĉoj por loĝo, veturo, manĝo kaj tiel plu. Por tio ni devas transformi evolumetodon de la lago Feino. La pejzaĝejo devas aliformiĝi en tian lokon, en kiu estas ĝuado ne nur de pejzaĝoj, sed ankaŭ de libertempo; ne nur estas sola funkcio, sed ankaŭ la sinteza.

Fine Chen Gang emfazis:

"Nun nia ĝenerala konsidero estas, kiel reteni turistojn ĉi tie. Por tiu celo ni faros la pejzaĝejon centro de kuracado, centro de libertempo de maljunuloj, centro de amuzado por junuloj, kaj tiel plu."

La lago Feino, kiu altiris feinojn teren, nun vigle marŝas al pli bela estonteco; la lago Feinio, kun bela espero, nun etendas siajn brakojn, por saluti gastojn, kiuj devenas de ok direktoj.

Xiong Linping

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto