|
|
||
La Donghai-kompanio troviĝas ĉemare en provinco Jiangsu, en sudorienta parto de Ĉinio. En la provinco amasiĝas pluraj translandaj gren-oleaj magnatoj, inter kiuj akre konkurencas. La provinco posedas kapablon ekstrakti oleon je sesono de la ĉina fabo. La Donghai-kompanio investis 3,2 miliardojn da juanoj por sia administrado kaj starigi la modelon de kompleta industria ĉeno, kaj kreis plurajn atingojn: je skalo plej granda en Azio, super 12 mil tunoj da ekstraktita fabo tage kaj super 3 milionoj da tunoj de la produktoj jare.
Vicestro de la kontrola fako de Donghai-kompanio sinjoro Gao Jian diris, ke ili faris rigoran kontroladon super la produktoj aperontaj en merkatoj.
"Dum la pakado de la kruda oleo en laborejo, ni elprenas la specimenon en ĉiu tria horo por fari la procezan monitoron. Ni akceptas kaj konfirmas la produktojn post la kontrolo . Nur la laŭnormaj produktoj povas eniri en la tenejon."
En Donghai-kompanio laboras ĉirkaŭ 200 kontrolantoj, kiuj manipulas proksimume 500 importitajn maŝinojn tute avangardajn por kontroli ĉiujn produktojn. La kompanio postulas konservi en si 10-15 specimenojn de la produktoj post ili estas liveritaj al la bazaro, oni do faras regulan kontrolon por certigi la kvalitan stabilecon de la produktoj dum la garantia periodo. Sinjoro Gao Jian diris:
"Ĉiumonate aperas novaj donitaĵoj por la komparo de la produktaĵaj kvalitoj, kiuj estos notitaj en la raporto. Ni devas tion fari, por garantii la kvaliton konforme al la naciaj normoj"
Li diris ankaŭ, ke ĉiaj materialoj, aldonaĵoj kaj paperaj kaj botelaj pakumoj estas metitaj en rigoran kontroladon, nur la laŭnormaj produktoj povas aperi en merkato.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |