La 16an de julio, Hyon Yong Chol, kiu ĵus estis titolita per vicmarŝalo, jam estas ĉefstabestro de la Korea Popola Armeo, anstataǔ Lee Young Ho, kiu antaǔ nelonge estis eksigita.
Laǔ la raporto de la nordkorea centra novaĵagentejo, en la 18a de julio, post kiam Kim Jong Un ricevis la titolon de marŝalo, okazis kunveno de oficiroj kaj soldatoj de la Korea Popola Armeo en Pjongjango. En la kunveno Hyon Yong Chol, en la nomo de la tuta popola armeo, esprimis varman gratulon al Kim Jong Un kaj diris, ke la tuta popola armeo firme solidariĝos ĉirkaǔ Kim Jong Un kaj akiros la finan venkon por la unuigo de la patrolando kaj la revolucia afero.
Xiong Linping