Vizitu Forumon

Alta vjetnama distingo al UEA

(GMT+08:00) 2012-08-02 10:27:09

Unu el la kulminoj de la inaŭguro de la 97-a UK en Hanojo estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio Truong Tan Sang decidis aljuĝi tiun altan ŝtatan honorigon al UEA por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de la internacia esperantista komunumo al la vjetnama popolo dum ties nacidefendado, rekonstruado kaj disvolviĝado.

La vicprezidentino de Vjetnamio kaj la Alta Protektanto de la 97-a UK, s-ino Nguyen Thi Doan, enmanigis la medalon kun la akompana diplomo al prezidanto Probal Dasgupta.

La medalo kaj diplomo estos konservataj en la Centra Oficejo de UEA.

En aparta aranĝo post la inaŭguro ok esperantistoj ricevis la medalon "Por paco kaj amikeco inter popoloj" de la Vjetnama Unio de Amkicaj Organizaĵoj. Apud la prezidanto de UEA, prof. Probal Dssgupta, la medalo estis asignita al Ivanka Stojanova Kirĉeva (Bulgario), Baldur Ragnarsson (Islando), Hori Jasuo (Japanio), Usuda Reiko (Japanio), Katalin Kovats (Nederlando), Saiki Akira (Japanio) kaj Franciska Toubale (Aŭstarlio).

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto