Vizitu Forumon

Rezulto de Belartaj Konkursoj de UEA en 2012

(GMT+08:00) 2012-08-03 10:07:50
REZULTOJ DE LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2012

POEZIO:

1-a premio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro "Inspiro";

2-a premio: ne aljuĝita;

3-a premio: Timothy Brian Carr (Britio) pro "La arto de la Poezio" kaj Luiza Carol (Israelo) pro "Kandanco";

Honora mencio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro "Rivero Honto" kaj Jesper Jacobsen (Francio) pro "Homsaĝo".

Partoprenis 43 verkoj de 22 aŭtoroj el 14 landoj.

PROZO:

1-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Tri legendoj";

2-a premio: Ewa Grochowska (Francio) pro "Sabla reĝlando";

3-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Vasta domo";

Honora mencio: Lena Karpunina (Rusio) pro "La amnestipeto" kaj Jesper Jacobsen (Francio) pro "Subtenu min".

Partoprenis 21 verkoj de 15 aŭtoroj el 11 landoj.

ESEO:

Premio "Luigi Minnaja": Sten Johansson (Svedio) pro "Ivan Ŝirjaev – la evoluo de verkisto" kaj Luiza Carol (Israelo) pro "La puzlo pri la elefanto";

2-a premio: ne aljuĝita;

3-a premio: Aleksandro Melnikov (Rusio) pro "Leksikaj novismoj kaj neologismoj: anatemi aŭ odi";

Honora mencio: Sten Johansson (Svedio) pro "Ĉu fundamenta evoluo aŭ neologisma glosolalio?" kaj Brandon Sowers (Usono) pro "Perspektivoj pri esperanta kinarto".

Partoprenis 12 verkoj de 8 aŭtoroj el 7 landoj.

TEATRAĴOJ:

1-a premio: Carmel Mallia (Malto) pro "Najbaroj";

Honora mencio: Adrienne Pásztor (Hungario) pro "Ombro en lumo" kaj José Eduardo Rosa Crispim (Portugalio) pro "Fetorafero".

Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

INFANLIBRO:

Premio "Infanlibro de la Jaro": eldonejo PRO100 (Pollando) pro "Kato Koloro" de Moises Gutierrez Raimundez, tradukita de Przemysław Wierzbowski.

Partoprenis 6 verkoj de 6 eldonejoj el 6 landoj.

PREMIO "NOVA TALENTO": Jesper Jacobsen (Francio).

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto