|
|
||
Vespere de la 12-a de aŭgusto laŭ la loka tempo, la 30-aj Someraj Olimpikoj, kiuj daŭris je 16 tagoj, fermis sian kurtenon en Londono. La ĉina sporta delegacio, per 87 medalojn kun 38 oraj, 27 arĝentaj kaj 22 kupraj gajnis plej bonan rezulton en Olimpikoj alilande okazintaj. Usono estas en la unua loko kaj Britio, gastiganto, anstataŭ Rusio, okupas la trian lokon de medala listo.
En ferma ceremonio, Jacques Rogge, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato esprimis, ke tio estas gajaj kaj gloraj Olimpikoj. Sub forta subteno de popolamasoj, londona Olimpika Komitato plenumis elstaran laboron. La mondo neniam forgesos rideton, amikecon kaj subtenon de volontuloj kaj ili estas herooj de Olimpikoj. Ankaŭ sportistoj skribis novan paĝon kaj gajnis respekton kaj admiron de tutterglobaj spektantoj.
Post kvar jaroj, Olimpikoj unuafoje iros sur la sudamerikan kontinenton kaj marŝos al la bela marborda urbo Rio-de-Ĵanejro.
Selena
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |