|
|
||
La Vilaĝo Nanyaowan situas piede de Bijia-monto, kaj tie nia sanktulo vivis sian infanecon. Rilate al la vidindejo, He Peipei, ties administrantino konigis:
"Jam en la jaro 1963 stariĝis la Memorejo por Du Fu en Gongyi, tiam ĉina famulo Guo Moruo faris dediĉon al la memorejo "Malnova Loĝejo de Du Fu". Nun ankaŭ la skribaĵo fariĝis historia objekto."
Tra la portalo de la vidindejo estas "vojo de la poetsanktulo". La vojo etendiĝas suden kaj ambaŭflanke staras grupoj da memoraj konstruaĵoj laŭ la stilo de Tang-dinastio. Al enirintoj videblas bronza statuo alta je 9.9 metroj. La statuo reliefigas junan Du Fu kun la ambicio ellegebla en liaj versoj: Panorame sur la montpinto rigardanta, malgrandiĝas la montaro vidata. Yang Xingquan, instruisto de Du Hongtu, la 41-ageneracia ido de Du Fu, diris:
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |